George Rogers Clark
George Rogers Clark | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1752 en Charlottesville |
Morto | 13-an de februaro 1818 (65-jaraĝa) en Louisville |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Cave Hill Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Nasa |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | John Clark (en) |
Patrino | Ann Rogers (en) |
Frat(in)oj | William Clark (mul) kaj Jonathan Clark (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto |
George Rogers CLARK (19-a de novembro 1752 – 13-a de februaro 1818) estis estimata militestro ĉe la okcidenta landlimo dum la Usona Revolucio. Clark estis unu el la ĉefaj Usonaj militaj herooj, aklamita kiel konkeranto de la Nordokcidenta Teritorio dum la pinto de sia fameco. Lia juna frato William estis unu el la partiestro dum la Lewis kaj Clark Ekspedicio.
Fruaj jaroj
[redakti | redakti fonton]George Rogers Clark naskiĝis en Kantono Albemarle (Virginio) apude de la hejmo de juna Thomas Jefferson. Malmulte estas konata pri lia edukado, sed li kunloĝas sia avo tial li povas ĉeesti lernejo de Donald Robertson kun James Madison kaj John Taylor de Caroline. Li ankaŭ estis instruita enhejme, tipe de virginiaj infanoj de tiam. Li finfine iĝis farmbienisto kaj termezuristo.
En 1772, kiam li estis 20-jaraĝa termezuristo, Clark unue vojaĝis en Kentukion, unu el multaj setlistoj pro la Traktato de Fuorto Stanwix de 1768. Indianoj loĝintaj en la Ohio Teritorio estis ne partio en tiu traktato, kiuj perdis iliajn ĉasejojn en la traktato. La konflikto de tiu traktato finfine ekbrulis en Milito de Lordo Dunmore, en kiu Clark rolis iomete.