Gyula Molnár (advokato)
Gyula Molnár | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Müller Gyula | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1857 en Subotica | |
Morto | 6-an de majo 1932 (74-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto attorney at law (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gyula Molnár [djula molnAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Gyula estis hungara advokato, redaktoro, verkisto. Lia origina familia nomo estis Müller ĝis 1884, liaj pseŭdonimoj estis Amaranth kaj Piripócsy [piripOĉi].
Gyula Müller[1] naskiĝis la 21-an de novembro 1857 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 6-an de majo 1932 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Molnár devenis el juda familio. Komence li estis laboristo en vendejo, pli poste aktoro, fine li maturiĝis en 1876 kaj akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1886 kaj 1897 li estis advokato, ankaŭ redaktoro en Zombor, poste li faris la samon en Budapeŝto. Li verkis ankaŭ poemojn, romanojn, teatraĵojn, gazetajn artikolojn. Li edziĝis dufoje.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Asszonyok bűne, férjek átka (romano, 1882)
- Rangkórság (premiita komedio, 1884)
- Amaranth költeményei (poemoj, 1885)
- Molnár Gyula összes művei (kolektitaj verkoj en 10 volumoj, 1895)
- Homokzátonyok (komedio prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto), 1900)