Hattem
Municipo Hattem | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Hattem | Blazono de municipo Hattem | |
Hansa urbo • nederlanda municipo • urbo • loĝloko en Nederlando • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj | ||
Provinco | Gelderlando | |
Ĉefloko | Hattem | |
Areo - Tero - Akvo |
24,20 km² 23,12 km² 1,08 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
12 228 (en 2021) 504 loĝ./km² | |
Geografia situo | 52° 29′ N, 6° 4′ O (mapo)52.4833333333336.0666666666667Koordinatoj: 52° 29′ N, 6° 4′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A28, A50 | |
CBS-municipokodo | 0244 | |
Telefona kodo | 038 | |
Poŝtkodo | 8050–8052 | |
Oficiala retejo | https://www.hattem.nl/ | |
Hattem (52° 29′ N, 6° 4′ O (mapo)52.4833333333336.0666666666667 ) estas urbo kun urborajtoj kaj municipo en la nederlanda provinco Gelderland. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 12 228 loĝantoj sur areo de 24,2 kvadrataj kilometroj (de kiu 1,08 km² estas akvo), kio rezultigas loĝdenson de 505 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Oldebroek, Kampen kaj Heerde.
Hattem ricevis siajn urborajtojn en 1299 kaj estis hansourbo kaj fortresurbo. Oni festis la 700-an datrevenon en 1999 inter aliaj per solena eniro de Sankta Nikolao. La apostolo Andreo estas la sankta patrono de Hattem.
Gravan laboron sur la tereno de la historio faris Generalo Hoefer. Hoefer estis la edzo de Baronino van Heemstra (la onklino de Audrey Hepburn) kaj pro lia agado la Dijkpoort (Digopordego) de la kadukiĝinta urbeto estis restaŭrita, kaj krome plibeligita per kvar turetoj formplanitaj de P.J.H. Cuypers.
La kromnomo de Hattem estas La perlo de Gelderland
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- muzeo Anton Pieck
- Bakejo-muzeo
- Dijkpoort (Digo Pordego)
- muzeo Jan Voerman
- Koncertosalono D'Olde Skoele
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Kirko
-
Digopordego
Provinco Gelderlando | |
---|---|
Aalten | Apeldoorn | Arnhem | Barneveld | Berg en Dal | Berkelland | Beuningen | Bronckhorst | Brummen | Buren | Culemborg | Doesburg | Doetinchem | Druten | Duiven | Ede | Elburg | Epe | Ermelo | Geldermalsen | Harderwijk | Hattem | Heerde | Heumen | Lingewaal | Lingewaard | Lochem | Maasdriel | Montferland | Neder-Betuwe | Neerijnen | Nijkerk | Nimego | Nunspeet | Oldebroek | Oost Gelre | Oude IJsselstreek | Overbetuwe | Putten | Renkum | Rheden | Rozendaal | Scherpenzeel | Tiel | Viĥeno | Voorst | Wageningen | West Maas en Waal | Westervoort | Winterswijk | Zaltbommel | Zevenaar | Zutphen | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |