El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭsupoza rekonstruo de perdita mondmapo de Hekateo el Mileto
Hekateo el Mileto (naskiĝis ĉirkaŭ 550 a. K. , mortis ĉirkaŭ 475 a. K. ) estis frua helena historiisto kaj geografiisto .
Lia Priskribo de la Tero (Περίοδος Γ がんま ῆς / Períodos Gễs aŭ Περιήγησις / Periêgêsis) konsistigas unu el la plej unuaj priskriboj de la mediteranea mondo . En ĝi li provizas precizajn informojn pri la vizititaj regionoj , prezentas la mitologiojn de la popoloj , ties loĝmanierojn , la faŭnojn kaj flaŭrojn . Li estas la unua provinta elfari realecajn priskribojn. Li diris: "Mi estas skribonta tion, kio ŝajnas al mi esti la vero ; ĉar tiuj paroloj de la helenoj estas, ŝajnas al mi, multnombraj kaj ridindaj."
En liaj primitaj genealogioj li provis korekti tion, kio ŝajnis al li malvera. Kun li aperas la unua provo (provo! kompreneble, la rezulto ne estas je la alto de la celo) elfari racian kronologion .
Herodoto , vivinta unu generacion poste, multe ĉerpis el liaj verkoj , ne menciante tion.
Bibliotekoj
PeEnEo : 18269
GND : 118773585
LCCN : n87931007
VIAF : 42198007, 125578134, 4841160667826903560003, 244159474184127661614, 681159234107303370881, 122158790621138851116 280396534, 42198007, 125578134, 4841160667826903560003, 244159474184127661614, 681159234107303370881, 122158790621138851116
ISNI : 0000000371195266
LIBRIS : 307713
SUDOC : 081332203
BIBSYS : 95003009
ICCU : LIAV041390