Hipokrealoj
Hypocreales | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Neonectria cinnabarina
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Hipokrealoj science Hypocreales[1] estas fungoj el la subklaso de Hypocreomycetidae. Ekzemple Claviceps purpurea.
Hypocreales ampleksas kreskaĵoparazitojn, insektoparazitojn, fungoparazitojn, nematodoparazitojn, simbiozoorganismojn kaj saprofitojn.
Kelkaj specioj estas uzataj pri biologia luktado: Hirsutella rhossiliensis (Ophiocordycipitaceae) estas parazito de nematodoj, Acremonium alternatum (Hypocreomycetidae) estas parazito de erisifacoj, Cordyceps bassiana (Cordycipitaceae) kaj Metacordyceps taii (Clavicipitaceae) estas parazitoj de insectoj.
Paleoophiocordyceps coccophagus estis parazitoj de insektoj (koĉo) en malsupra kretaceo (albien).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Askujoj estas peritecioj kun mola strukturo kaj ofte hela, frapanta koloro. Askoj estas unutunikaj. En la hamatecio la parafizoj estas desupraj. Askosporoj estas senkoloraj.
Sistematiko[2]
[redakti | redakti fonton]- Familio Bionectriaceae
- Familio Nectriaceae
- Familio Hypocreaceae
- Familio Clavicipitaceae
- Familio Cordycipitaceae
- Familio Ophiocordycipitaceae
- Familio Niessliaceae
- Familio Stachybotriaceae
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research III 509-547, 2007
- ↑ H. T.Lumbsch, S. M. Huhndorf: Outline of Ascomycota - 2007. In: Myconet Band 13, 2007, S. 1-58. (PDF, 2,8MB) Arkivigite je 2009-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hypocreales en The Tree of Life Web Project
- Referenco NCBI Taxonomy : Hypocreales angle