Hokko
Hokko (japana
Enhavo
[redakti | redakti fonton]En la tradicioj de rengao kaj renko, la hokko, kiel ekira strofo de la poemo, havis apartan pozicion. Tradicie la plej grava gasto ĉe poeziverka kunveno invitiĝis verki ĝin, kaj oni atendis ke li laŭdus la gastiganton (ofte simbole) en lia strofo, dum supraĵe priskribi la ĉirkaŭaĵon kaj sezonon. (La sekvantan strofon verkis la gastiganto, kiu respondis per komplimento al la gasto, denove simbole).[2]
Formo
[redakti | redakti fonton]La hokko enhavas 17 japanajn silabojn (
Eksterjapana hokko
[redakti | redakti fonton]Similante la evoluon de la eksterjapana hajko, poetoj kiuj verkas renkon en la angla kaj aliaj okcidentaj lingvoj, nuntempe malofte obeas la 17-silaban regulon en la hokko, aŭ aliaj chōku (longaj strofoj), de la poemo. Oni ofte ignoras la salutan funkcion de la hokko, sed ĝi ĝenerale enhavas sezonan vorton aŭ frazaĵon (
Ekzemplo
[redakti | redakti fonton]Bashō verkis la malsupran hokkon en 1689 dum lia vojaĝo tra Oku (la Interno), dum li verkis renkon en la domo de funkciulo en Sukagawa:
- poezia ek'—
- kantoj de rizplantistoj
- de la Interno
Aŭdinte la kantojn de la kamplaboristoj dum ili plantis rizon en la kampoj de lia gastiganto, Bashō verkis tiun hokkon por ke ĝi komplimentus la gastiganton pri la eleganteco de lia hejmo kaj regiono, per ligi ĝin kun la "eko" (hajime) de poezia arto, samtempe sugestante sian ĝojecon kaj dankecon pro la okazo de verki renkon por la "unua fojo" (hajime) en la Interno.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Higginson, William J. kaj Harter, Penny, The Haiku Handbook, Kodansha International, 1985, ISBN 4-7700-1430-9, p.20
- ↑ Haruo Shirane, Traces of Dreams, Stanford University Press, 1998, ISBN 0-8047-3099-7, p.125
- ↑ Tempo, Gazeto de la Kroata Esperanto-Ligo, ISSN 0352-1583, aprilo 2006, p.10
- ↑ Hajkista Klubo, Hajka Antologio, Kioto 1981, p.195
- ↑ Shirane, pp.161-163
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]