Honora Ora Urso
Aspekto
Honora Ora Urso | ||
honorary award | ||
---|---|---|
Branĉo de | • Berlin Film Festival Awards vd | |
Organizanto | Berlinale | |
Lando | Germanio | |
Honora Ora Urso (germane Goldener Ehrenbär) estas premio disdonata en la Berlinale (= Berlina Internacia Film-Festivalo) en Berlino/Germanio, kiu okazas ĉiujare ekde 1951.
La Honora Ora Urso estas donata por la altkvalita vivoverko de merita artisto, kaj unue disdoniĝis en 1982.
La plejalta premio de la Berlinale estas la Ora Urso, kiu estas disdonata por la plejbona longa kinofilmo de la jaro, kaj ekde 2007 ankaŭ por la plejbona mallonga kinofilmo de la jaro. Alia premio estas la Arĝenta Urso, kiu estas disdonita en ses kategorioj, ekz. por "la plejbona reĝisorado" ktp.
Honora Ora Urso: Listo de la premiitaj personoj
[redakti | redakti fonton]- 2010 - Wolfgang Kohlhaase kaj Hanna Schygulla
- 2009 - Maurice Jarre
- 2008 - Francesco Rosi
- 2007 - Arthur Penn
- 2006 - Ian McKellen kaj Andrzej Wajda
- 2005 - Im Kwon-taek kaj Fernando Fernán Gómez
- 2004 - Fernando Solanas
- 2003 - Anouk Aimée
- 2002 - Claudia Cardinale kaj Robert Altman
- 2001 - Kirk Douglas
- 2000 - Jeanne Moreau
- 1999 - Shirley MacLaine
- 1998 - Catherine Deneuve
- 1997 - Kim Novak
- 1996 - Jack Lemmon kaj Elia Kazan
- 1995 - Alain Delon
- 1994 - Sophia Loren
- 1993 - Billy Wilder kaj Gregory Peck
- 1990 - Oliver Stone
- 1989 - Dustin Hoffman
- 1988 - Alec Guinness
- 1982 - James Stewart