Idisto
Aspekto
Idisto estas kutima nomo por personoj, kiuj scias kaj uzas la lingvon Ido.[1]
Uzo de la vorto
[redakti | redakti fonton]Laŭ la franca lingvisto Louis Couturat, ne estu "idistoj", nur parolantoj de Ido, ĉar Ido ne estus ideologio, sed nur lingvo. Malgraŭ tio, aperis Ido-movado kaj Ido-movadanoj, iom simile al la modelo de Esperanto-movado kaj adeptoj de Ido nomis sin mem "idistoj".
La ĵurnalo Advane de februaro 1929 diris: "La franca samideani multe laboras por nia linguo e sucesis publikigar plura artikli pri IDO en jurnali." (Esperanta traduko: "La francaj samideanoj multe laboras por nia lingvo kaj sukcesis publikigi plurajn artikolojn pri IDO en ĵurnaloj.").[2] Sekve, eĉ la vorto "samideano" estas uzata inter idistoj.
Famaj idistoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj famaj idistoj estas jenaj:
- Andreas Juste (1918-1998)
- Andrés Bravo del Barrio
- Axel Wallensköld (1864-1933)
- Boris Aaronov (-1987)
- Béla Linder (1876-1962)
- Charles Lemaire (1863-1926)
- Dénes Berinkey (1871-1944)
- Filareto Kavernido (1880-1933)
- Frank Kasper (1960-)
- Friedrich Porzenheim (1939-)
- Gonçalo Neves (1964-)
- Hans Cornioley (1896-1977)
- Hans Stuifbergen (1961-)
- Heidi Neussner (1929-)
- Heinrich Pëus (1862-1937)
- Hellmut Röhnisch (1914-1996)
- Henry Meulen (1882-1978)
- Hjalmar Eklund (1880-1937)
- James Chandler
- Jean Martignon
- Jiří František Chaloupecký (1890-1922)
- Louis Couturat (1868-1914)
- Louis de Beaufront (1855-1935)
- Léon Neuens (1885-1936)
- Léopold Leau (1868-1943)
- Martin Lavallée
- Max Talmey (1867-1941)
- Mihály Babits (1883-1941)
- Otto Jespersen (1860-1943)
- Paul de Janko (1856-1919)
- Pál Dienes (1882-1952)
- Robert Castelló (1914-1998)
- Ronald Bijtenhoorn (1965-)
- Tazio Carlevaro (1945-)
- Theodore von Kármán (1881-1963)
- Valeria Dienes (1879-1978)
- Wilhelm Ostwald (1853-1932)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Reta Vortaro [Id/o PIV1] (esperante). Reta Vortaro (2015-07-04). Alirita 2016-11-03. “Persono, kiu scias kaj uzas Idon”.
- ↑ "Nia movado en la stranjero", Advane, februaro 1929. (ide)