Igor Iljinskij
Igor Vladimiroviĉ Iljinskij (ruse Игорь Владимирович Ильинский; naskiĝis la 24-an de julio 1901, mortis la 13-an de januaro 1987) estis fama rusa kina kaj teatra aktoro, reĝisoro kaj dramaturgo.
En 1920 li aliĝis al la Teatro de Vsevolod Mejerhold. La stilo de la juna aktoro estis kongrua kun la principoj de Mejerhold, kaj tiele Iljinskij tuj iĝis la centra aktoro de tiu teatro. Ĉe la Teatro Mejerhold li laboris dum ĉirkaŭ dek jaroj. Meze de la 1920-aj jaroj li ekaperis en filmoj de muta kino. En 1938 li aliĝis al la Malij-Teatro kie li aktoris ĝis la 1950-aj jaroj kaj reĝisoris dum multaj jardekoj. En 1938 Iljinskij belege aktoradis kiel Bivalov en la komedia filmo Volga-Volga, kiu ŝajne multe entuziasmigis Stalin-on. Fine de la 1960-aj jaroj li reĝisoris ĉefe seriozajn teatraĵojn kiaj Madame Bovary de Gustave Flaubert, kaj aliaj de Fjodor Dostojevskij kaj Lev Tolstoj
La asteroido 3622 Ilinsky estas nomata laŭ li.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- 1976: "Tiun domo Jakvo konstruis" (kurto) kiel rakontisto (voĉo)
- 1974: Junga severnogo flota
- 1973: Eti raznye, raznje lica
- 1969: Starij znakomij
- 1962: Vespertempo
- 1962: Husara Balado kiel Miĥail Kutuzov
- 1956: Bezumnij den kiel Zajcev
- 1956: Karnavala nokto kiel Serafim Ivanoviĉ Ogurcov
- 1953: "Zvanij uzhin" (kurto)
- 1952: Malfeliĉo el genio kiel Anton Antonoviĉ Zagorecki
- 1952: Na vsjakogo mudreca dovolno prostoti kiel Kruticki
- 1952: Volki i ovci kiel Appolon Murzavecki
- 1938: Volga-Volga kiel Bivalov
- 1936: Odnaĵdi letom kiel Teleskopo/profesoro Sen-Verbuda
- 1931: Ŝaĥta 12-28 kiel La Anĝelo
- 1930: Tago de Sankta Georgo kiel Franz Schulz
- 1928: Kukla s millionami kiel Pierre Cuisinai
- 1927: Kiso el Mary Pickford kiel Goga
- 1926: Miss Mend kiel Tom Hopkins, vendisto
- 1926: La trimiliona juĝo kiel Tapioka
- 1925: La tajloro el Torĵok kiel Petja Petelkin
- 1924: Papirosnica ot Mosselproma kiel Nikodim Mitjuŝin, librotenisto
- 1924: Aelita kiel Kravcov, amatora detektivo