(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Isotype - Vikipedio Saltu al enhavo

Isotype

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En grafika dezajno kaj sociologio, Isotype (angla akronimo por International System of Typographic Picture Education) estas sistemo de piktogramoj (statistiko pere de piktogramoj) dezajnita de la aŭstria ekonomikisto kaj filozofo Otto Neurath kiu verkis librojn en la Baza Angla (Basic English) kaj la nederlanda ilustristo Gerd Arntz por komuniki divers-specajn informojn perbilde. En 1936 Charles Kay Ogden komisiis Otto Neurath kaj lian edzinon Marie Reidemeister produkti Internacian bildlingvon kadre de serio de 8 libroj en la baza angla.

Li disvolvis la sistemon en la 1920-aj jaroj por transdono de informoj al junaj infanoj sub la devizo 'bildo diras pli ol 1000 vortojn'.

Neurath pensis unue, ke Isotype povus esti uzita de instruistoj kiel rimedo lernigi kompleksajn informojn al junuloj; tamen, ĝi profunde influis modernan signaligon kaj inform-grafikojn.

Neurath fondis la Instituto Isotype (angle Isotype Institute) kun lia edzino Marie Reidemeister.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Basic English

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Isotype Institute

Retarkivo de Gerd Arntz kun bildoj de pli ol 500 Isotipoj.