István Bosnyák
Etoso
István Bosnyák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1606 en Veľký Biel |
Morto | 23-an de septembro 1644 (38-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo |
Barono István Bosnyák [iŝtvAn boŝnjAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bosnyák István estis hungara pastro, abato, episkopo, preposto, kanoniko. Lia nobela antaŭnomo estis magyarbéli.
István Bosnyák [1] naskiĝis en 1606 en Hungara reĝlando en Magyarbél (nuntempa Veľký Biel en Slovakio). Li mortis la 23-an de septembro 1644 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Bosnyák lernis en Vieno en la 1620-aj jaroj, poste en Romo inter 1631-1635. Li doktoriĝis el teologio kaj pastriĝis, poste li hejmenvenis. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko kaj preposto en Esztergom en 1635
- abato en 1638
- titulara episkopo de Pécs en 1639
- episkopo de Veszprém (urbo) en 1640
- departementesto de Veszprém en 1642
- episkopo en Nyitra en 1644.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ’’Üdvözlő latin versei’’ (1622)