Izanagi
Izanagi | |
---|---|
![]() | |
ŝintoa diaĵo | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Omodaru |
Patrino | Ayakashikone |
Edzo/Edzino | Izanami |
Infanoj | Hiruko • Ahashima • Oogotooshionokami • Katakurokushin • Watatsumi • Hayaakitsuhiko and Hayaakitsuhime • Shinatsuhiko • Kukunochi • Ōhoyamatsumi • Kaya-no-hime • Tori no Iwakusufune no Kami • Ōgetsuhime • Kagu-tsuchi • Nakisawame • Magatsuhinokami • Naobinokami • Idzunome • Sumiyoshi sanjin • Amateraso • Cukujomi • Susanoo • Ebisu |
Izanagi (japane イザナギ, notita en Koĝiki kiel
Li kun lia edzino kaj pli juna fratino, Izanami, estigis multajn insulojn, diaĵojn kaj prapatrojn de Japanio. Kiam Izanami mortis en akuŝo, Izanagi provis (sed ne sukcesante) repreni ŝin de Jomi (la submondo). En la purigo-rito post lia reveno, li generis Amaterasu (la sundiinon) de lia maldekstra okulo, Cukujomi (la lundion) de lia dekstra okulo kaj Susanoo (tempesto- aŭ ŝtormodio) de lia nazo.
La rakonto de Izanagi kaj Izanami havas proksimajn paralelojn al aliaj mitoj kiel ekzemple tiu de Orfeo kaj Eŭridiko, sed kiam Izanagi rigardas trofrue sian edzinon, li rigardas ŝian monstran kaj inferan staton kaj ŝi estas hontigita kaj indignita. Ŝi persekutas lin por mortigi lin. Ŝi malsukcesas en tio, sed promesas mortigi milon de liaj homoj ĉiun tagon. Izanagi replikas ke milo kaj kvincent estos naskita ĉiun tagon.