Juho Paasikivi jam frue partoprenis en la politika vivo de Finnlando. Jam antaŭ la Unua Mondmilito li estis membro en la parlamento de la lando, kiu tiam enestas en la Rusian Imperion. En 1918 li estis ĉefministro de la sendependiĝinta ŝtato kaj ambasadoro de Finnlando en Svedio inter la jaroj 1936 kaj 1939, kie li reprezentis la tiel nomatan "skandinavian orientiĝon" de la tiama finna politiko. Li estis la gvidanto de la finna delegacio en la pripacaj traktatoj kun la Sovetunio en la estona urbo Tartu en 1920 kaj ankaŭ partoprenis en pliaj traktatoj kun reprezentantoj de Sovetunio: en aŭtuno 1939 antaŭ la Vintra milito kaj en la traktatoj pri armistico en printempo 1944. Post la demisio de la ĝis-tiama prezidento Gustaf Mannerheim en 1946 la tiama ĉefministro Juho Paasikivi transprenis la oficon de prezidento kaj plenumis tiun oficon ĝis sia morto en 1956. Kiel politikisto li reprezentis linion de interkonciliĝo kun Sovetunio (kiun liaj kontraŭantoj nomis "servuteco al Sovetunio") – tiu politiko certigis "limigitan ŝtatan suverenecon" de Finnlando.