Jairo
Aspekto
Jairo (la nomo devenas el la greklingva transskribo, greke Ἰάϊρος, Jairos, hebree יָאִיר, Jair, signifante “Javeo elradias”) estas vira persona nomo. La nomo konatas aparte pro figuro el la Nova Testamento, Jairo, patro de jam mortinta filino, kiun Jesuo revivigis. La rakonto pri tio aperas en tri el la kvar nuntempa akceptataj evangelioj, la evangelio laŭ Mateo (9, 18-40), evangelio laŭ Marko (5, 35-43) kaj evangelio laŭ Luko (8, 40-56).
Ankaŭ en la Malnova Testamento, la juda Torao, jam menciiĝas tri "Jairo"-j:
- La libro de Juĝistoj 10,3–5) mencias judan juĝiston tiunoman,
- 1-a libro de la Kroniko (2, 22) kaj
- Libro de Ester (2, 5) mencias pliajn homojn de tiu nomo.
Variaĵoj en aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]- Angla: Jair[1], Jairus[1]
- Germana: Jaïrus (ekstreme malofta)
- Kojnea greka: Ἰαΐρ (Jair)[1], Ἰάϊρος (Iaïros)[1]
- Hebrea: יָאִיר (Yair, Ya'ir)[2][1]
- Hispana: Jairo[2], Jaír[1]
- Latinamerika hispana: Jair[1], Yair[1]
- Itala: Giairo [3]
- Kataluna: Jaire[2]
- Eklezia Latino: Iair[1], Iairus[1]
- Portugala: Jair[1]
- Brazila portugala: Jair[1]
Nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Inter la homoj de tiu persona nomo, pri kiuj ekzistas propra esperantlingva artikolo, estas
la denaske hebrelingvaj
- Jair Lapid, politikisto,
- Jair Rosenblum, komponisto,
la denaske hispanlingvaj
- Jairo Morillas, futbalisto,
kaj la denaske portugal-lingvaj
- Jairo Luis Blumer, futbalisto,
- Jair Bolsonaro, politikisto,
- Jair Eduardo Britto da Silva, futbalisto,
- Jairo Pereira Reis, futbalisto kaj
- Jairo Rodrigues, futbalisto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 artikolo "Jair/Jairus" en la retejo behind the name, alirita la 22-an de oktobro 2023 (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Josep M. Albaigès i Olivart, Diccionario de nombres de personas, Edicions Universitat Barcelona, 1993, ISBN 84-475-0264-3, paĝo 147. (katalune)
- ↑ Giuliano Vigini: mencioj en Il Nuovo Testamento - Vangelo e Atti degli Apostoli, eldonejo Edizioni Paoline (itale)