(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Jarrapellejos - Vikipedio Saltu al enhavo

Jarrapellejos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarrapellejos
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Jarrapellejos [ĥarapejEĥos] (1914) estas romano de la hispana romanisto kaj verkisto Felipe Trigo. Temas pri romano ofte eldonita kaj eĉ kinigita, kiu denuncas la kacikismon en la hispana socio de tiu epoko, ekzemple utiligante la historiajn okazaĵojn kiuj okazis pro la fama murdo de Don Benito inter 1902 kaj 1905, kiu rezultis en popola insurekcio.

La romano ligas ĝin kun la romanaro de la realismo de la fino de la antaŭa jarcento pro tio, ke ĝi respegulas la vivon de kamparana regiono Ekstremaduro, sed ankaŭ kun la verkaro de la grupo de la Generacio de 98, pro tio, ke ĝi kritikas akre la rolon de la kacikoj en la vivo de la popolo, tio estas ke ili decidas pri ĉiuj aferoj ĉu sociaj, politikaj, ekonomiaj aŭ eĉ pri la privata vivo de la vilaĝanoj. Jarrapellejos estas tre populara nomo de la kaciko.

La romano estis kinigita per samnoma hispana filmo.