Jenő Pataky
Jenő Pataky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de septembro 1914 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 6-an de februaro 1996 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1936) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Jenő Pataky [pataki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pataky Jenő estis hungara aktoro, framasono [1] Arkivigite je 2016-12-21 per la retarkivo Wayback Machine.
Jenő Pataky [2] naskiĝis la 8-an de septembro 1914 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de februaro 1996 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Pataky frekventis komercistan lernejon, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1936. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1948 li estis deklarita "malamiko de la popolo", li sensukcese disidis, tial li estis kondamnnita je malliberejo. Inter 1951 kaj 1956 li apartenis al Teatro Petőfi, dum la Hungara revolucio de 1956 li disidis kaj ĝis 1968 li ricevis muzikalajn rolojn en Parizo. Inter 1969-1978 li estis postenulo de entrepreno, poste li hejmenvenis. Inter 1979-1983 li estis membro de Teatro Madách, inter 1983-1991 denove de Nacia Teatro. Li ricevis premiojn en 1985 kaj 1994.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Edgar
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Sebastian
- La dresado de la megero - Petruchio
- Moliére: Tartufo - Valére
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
- Jules Verne: Michel Strogoff (muzikala versio; titolrolo 1480-foje en Parizo)
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Szomorú csütörtök, vidám vasárnap (1936)
- Gyurkovics fiúk (1941)
- Adáshiba (1979)
- A másik ember (1988)
- Le trésor des Templiers (1992)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2012-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- [3]