Joseph Franckenstein
Joseph Franckenstein | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de septembro 1910 en Schloss Traunegg | |
Morto | 7-an de oktobro 1963 (53-jaraĝa) en San-Francisko | |
Familio | ||
Patro | Konrad Baron von und zu Franckenstein (en) vd | |
Patrino | Anna Gräfin Esterhazy von Galantha (en) vd | |
Edz(in)o | Kay Boyle (1963–) vd | |
Infanoj | Felicitas Baronin von und zu Franckenstein (en) , Johannes Baron von und zu Franckenstein (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | klasika filologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Joseph Maria Casimir Konrad Michael Benedictus Maurus Placidus von und zu FRANCKENSTEIN (naskiĝinta la 30-an de septembro 1910 sur Kastelo Traunegg apud Thalheim bei Wels, mortinta la 7-an de oktobro 1963 en San-Francisko) estis aŭstra-usona filologo, ĵurnalisto kaj eldonisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post lingvostudoj en Skotlando en 1933/34 estis li instruanta ĉe la brita elita loĝlernejo Eton College ĝis la 1935-a jaro[1]. Sekvis studo de klasika filologio kun doktoriĝo ĉe la universitato de Innsbruck: en ekonomie malfacilaj tempoj post la Unua mondmilito li estis laborinta kiel laŭbezona ĵurnalisto kaj montogrimpa gvidanto. Tuj post Anschluss li akrege atakis la naziojn kaj forlasis la patrujon. Lia frato Heinrich Franckenstein, kiu estis forlasinta Nazian Germanion jam en la 1934-a jaro en direkto de Turkujo kaj la kuzo Georg Albert Franckenstein helpadis.
En aŭtuno 1940 ekkonis li en Megève la usonan verkistino Kay Boyle dum instruado de ŝiaj infanoj. Edzigis ŝi lin en 1943.Post la atako kontraŭ Pearl Harbor li iĝis volontulo ĉe Usona Armeo servonte ĉe la 87-a Monta Regimento (unua kompanio). Li fariĝis usona ŝtatano kaj helpis poste krei la 10-an Montan Divizion. Partoprenis li la kampanjon ĉe Aleutaj Insuloj en somero 1943. En 1944 OSS (ofico de strategiaj servoj) dungis lin kiel kaŝulon sendotan al okupita Aŭstrujo. Arestite fare de Gestapo en aprilo 1945, torturite kaj kondamnite je morto li povis fuĝi kaj monaton pli malfrue helpi la usonajn soldatojn liberigi Insbrukon. Surloke restis li ĝis novembro 1945 aktivante en la sennaziigo kaj restarigo de lernejoj kaj tribunaloj.[2]
Kiel gazetaroficiro de la soldata administrado[3] li venis en 1946 al Germanujo, dume la tasko de Kay Boyle (intertempe eksterlanda korespondantino de "The New Yorker") estis krei rakontojn pri Germanujo. Komence ŝi rifuzis vivi Germanuje kaj loĝis kun la familianoj en Parizo: de tie esplorvojaĝoj kondukis ŝin al Germanujo. Nur en majo 1948 ŝi sekvis kun tri infanojn la edzon al Marburg. Fine de 1948 ili denove transloĝiĝis al Frankfurto ĉe Majno kie Franckenstein eldonis la amerikan, germanlingvan gazeton "Die Neue Zeitung".
En 1953 makartiismo ŝajne necesis pridemandadon de la alte dekoraciita militveterano Franckenstein, kion kaŭzis verŝajne engaĝiĝon de ŝia edzino pri homaj rajtoj kaj ĝenerale ŝia verkista agado.[4] La enketoj ne pruvigis ian komunismemon; tamen Boyle estis maldungita fare de la redakcio de "The New Yorker". Post irado de la tuta familio al Usono (Konektikuto), Franckenstein fariĝis instruisto ĉe la porknabina lernejo Thomas School en Rowayton. La financa situacio de ili pligraviĝis. Post ol Franckenstein estiĝis usona kulturataŝeo en Teherano en 1960, grava malsano devigis lin reiri al Ameriko jam tri jarojn poste.[5]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Georg von Franckenstein: Zwischen Wien und London. Erinnerungen eines österreichischen Diplomaten. Leopold Stocker Verlag, Graz 2005, ISBN 3-7020-1092-0.
- Peter Pirker: Codename Brooklyn - Jüdische Agenten im Feindesland. Die Operation Greenup, Verlagsanstalt Tyrolia, Innsbruck 2009, ISBN 3-7022-3757-7
- Robert D. Habich: Lives Out of Letters: Essays on American Literary Biography and Documentation in Honor of Robert N. Hudspeth, 2004, ISBN 978-0-8386-4005-0
- Roy S. Simmonds: The Two Worlds of William March, 2011, ISBN 978-0-8173-5687-3
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ parolado de Kay Boyle en la 9.10.1964 je Tomaso-lernejo; manuskripto ĉe: Kathryn Hulme Papers, serio IV, ujo 20, slipo 519, Beinecke, Yale University
- ↑ Joseph Franckenstein, U.S. Senate Testimony, 1956, p. 744–747; (surrete)
- ↑ Nachkriegsdeutschland im Spiegel amerikanischer Romane der Besatzungszeit von Martin Meyer, Narr, Tübingen 1994, ISBN 978-3-8233-4654-8
- ↑ Birgit Schmidt: "Die Illoyale" - ĉe: Jungle World, 16.8.2012 (kun biografio de ŝi)
- ↑ Kay Boyle: A Twentieth Century Life in Letters, eldonis Sandra Spanier. University of Illinois Press, 2015, p. 567–574