Jutta Bokor
Aspekto
Jutta Bokor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bokor Jutta |
Naskiĝo | la 2-an de oktobro 1955 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt - opero (1979–1983) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
TTT | |
Retejo | http://bokorjutta.hu/ |
Jutta Bokor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokor Jutta estas hungara operkantisto, (mezosoprano).
Jutta Bokor [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jutta Bokor lernis pianludon ekde sia aĝo 8, en 1971 ŝi komencis kantadi. Ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1983. Ŝia plej grava instruisto estis Márta Ónody. Ŝi iĝis membro de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1983, sed ŝi havis rolojn tie ankaŭ pli frue dum la studentaj jaroj. En 1985 ŝi apartenis al Popola Operejo de Vieno. Ŝi estis gastoaktoro en Belgio, Ĉeĥio, Islando, Pollando, Germanio, Britio, Rusio, Japanio. Ŝi prezentas paroladojn pri operoj en mezlernejoj, ŝi havas radiajn programojn, fine ŝi instruas kantadon. Ŝi ricevis premiojn inter 1985-2010.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Zoltán Kodály: Háry János — Örzse
- Giuseppe Verdi:
- Aida – Amneris (Brno, Győr, Prago)
- La Forto de la Destino – Preziosilla
- Georges Bizet: Carmen — Mercedes
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Santuzza, Lola
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly — Suzuki (Budapeŝto, Ateno)
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Rosina, Berta
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Nikolao
- Johann Strauß (filo):
- Die Fledermaus – grafo Orlovsky (Germanio, Aŭstrio)
- Der Zigeunerbaron — Cipra (Budapeŝto, Germanio, Aŭstrio)
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij – Eŭgeno Onegin – Olga
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – Marcellina, Cherubin
- Die Zauberflöte – 2-a kaj 3-a damoj
- Così fan tutte – Dorabella
- Don Giovanni – Zerlina (Montrealo)
Aliaj roloj
[redakti | redakti fonton]- roloj en oratorioj de Johann Sebastian Bach, Ludwig van Beethoven, Antonín Dvořák, Georg Friedrich Händel, Joseph Haydn, Zoltán Kodály, Felix Mendelssohn-Bartholdy, Mihály Mosonyi, Wolfgang Amadeus Mozart, Gioacchino Rossini, Franz Schubert, Giuseppe Verdi