Brazilaj heredaj provincoj
Brazilaj heredaj provincoj | |||||||||
| |||||||||
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
Portugalia realo
| |||||||||
| |||||||||
La heredaj provincoj, aŭ kapitanlandoj (capitanias hereditárias portugallingve) estas sistemo de teritoria administrado de Portugalia imperio, komence en insuloj de Atlantiko. Post en Brazilo. Komencis en la 15-a kaj daŭris ĝis la 18-a jarcento, kiam estintigis ĝin la Markizo de Pombal en 1759. Oni nomas ilin "capitanias" ("kapitanlandoj"), ĉar liaj regantoj ricevis titolon "capitão mor" ("granda kapitano").
Komenco
[redakti | redakti fonton]La sistemo de heredaj provincoj komencis en Madejro kaj Kabo-Verdo, ekis en Brazilo per dono de Insulo de São João (nun Fernando de Noronha), per reĝa ĉarto de Emanuelo la 1-a (1495-1521), de la 16-a de februaro de 1504, al Fernão de Noronha, aĉetanto de kontrakto de ekspluato de brazil-arbo (Caesalpinia echinata). La provinco de São João neniam estis okupita kaj ne havis loĝantoj, sed la idoj de Noronha, ĝis João Pereira Pestana, heredis la titolon rilate al la provinco ĝis 1692.
La Leĝo Castanheira
[redakti | redakti fonton]La malsukceso de ekspedicioj de Cristóvão Jacques, la diplomatia konflikto, kiu ekaperis en tiu tempo, kaj la atako de francaj korsaroj en Brazila maro, devigis la koloniigon de Brazilo de portugalia registaro.
Portugalio havis tre malmultan monon, pro tio la Grafo de Castanheira havis ideon apliki sistemon de heredaj provincoj al Brazilo. La portugalia reĝo donis 15 provincojn de 1534 ĝis 1536. Tiuj provincoj estis rektaj strioj de Atlantiko ĝis la lineo kreita de Traktato de Tordesillas.
La Heredaj Provincoj
[redakti | redakti fonton]La 12 provincestroj, nomataj "capitães mores" (grandaj kapitanoj), estis homoj el malalta nobelaro de Portugalio. El kiuj, sep luktis en Afriko kaj Hindujo, kvar estis funkciuloj de kortego kaj unu estis Martim Afonso de Sousa.
De nordo ĝis sudo, en la komenco la provincoj estis:
Administro de heredaj provincoj
[redakti | redakti fonton]La provincestro okupis la plej alta rango en sia provinco, li devis kolonizi ĝin per sia monrimedoj kaj rajtis ricevi impostojn, sed ne posedis la teron. La reĝo, kiam kreis provincon, donas la li ĉarton nomita Carta Foral, speco de konstitucio.
La provincestro povis heredigi la provincon al siaj idoj, sed ne povis vendi ilin. Li povis rezervi al si bienon kun 10 leŭgoj kvadrataj apud marbordo. Li devis fondi vilaĝojn kaj donis terojn al kiuj deziris kulturigi ilin. Li havis ĉiujn povojn, eĉ por kondamno al mortpuno. Li rajtis ankaŭ sendi 30 sklavojn po jaro al Eŭropo.
Provincestro rajtiĝis ricevi impostojn je 10% sur agrikulturo, sed impostoj pri metaloj kaj arbaroj apartenis al reĝo.
Aliaj heredaj provincoj
[redakti | redakti fonton]Aliaj provincoj estas kreitaj poste. Johano la 3-a (Portugalio) donis en 1539, la insula provinco Trindade, al Belchior Carvalho, sed tiu provinco ne estis okupita.
La reĝo aĉetis la provincon Baía de Todos os Santos, por krei tie ŝtatan kolonian registaron.
Oni ankoraŭ kreis en 1556 la provincojn Itaparica (al António de Ataíde) grafo de Castanheira) kaj Capitania do Paraguaçu.
Unua parto de Capitania de São Vicente, estis ekspropriita al ŝtato kaj oni renomis al Capitania Real do Rio de Janeiro.
Oni renomis la Capitania de Itamaracá al Capitania da Paraíba en 1574.
En 17-a jarcento, oni kreis aliajn heredajn provincojn:
- Capitania de Tapuitapera al Antônio Coelho de Carvalho (1633);
- Capitania de Caeté al Feliciano Coelho de Carvalho (1634), poste al Álvaro de Sousa;
- Capitania de Cametá al Feliciano Coelho de Carvalho (1620);
- Capitania do Cabo Norte al Bento Maciel Parente (1637);
- Capitania de Marajó al Antônio de Sousa de Macedo (1655);
- Capitania do Xingu al Gaspar de Abreu de Freitas (1685),
- Capitania de Campos dos Goitacases al Martim Correia de Sá (20 leŭgoj) kaj al João Correia de Sá (10 leŭgoj) (1674).
Malkreo de la sistemo de heredaj provincoj
[redakti | redakti fonton]Tiu sistemo de heredaj provincoj neniam bone funkciis kaj estis danĝera al unuiĝo de kolonio, sekve, ĉiam oni pensis malkrei ĝin. La Markizo de Pombal en 1759 fakte estintingis ilin, la oficiala malkreo okazis en la 28-a de februaro 1821 kiam la reĝo Johano la 6-a, igis ilin en normalajn provincojn.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- ALMEIRA PRADO, João Fernando de - Pernambuco e as capitanias do norte do Brasil. São Paulo: Companhia Editora Nacional, 1939.
- ALMEIRA PRADO, João Fernando de - A Bahia e as capitanias do centro do Brasil. São Paulo: Companhia Editora Nacional, 1945.
- ALMEIRA PRADO, João Fernando de - São Vicente e as capitanias do sul do Brasil. São Paulo: Nacional, 1961.
- BUENO, Eduardo - Capitães do Brasil: a saga dos primeiros colonizadores. Rio de Janeiro: Objetiva, 1999.
- CALIXTO, Benedito de Jesus - Capitanias paulistas: São Vicente, Itanhaém e São Paulo. São Paulo, Rossetti, 1924.
- DUSSEN, Adrien van der - Relatório sobre as capitanias conquistadas no Brasil pelos holandeses. Rio de Janeiro: IAA, 1947.
- JARDIM, Caio - A capitania de São Paulo sob governo do Morgado de Mateus (1765-75). São Paulo: Departamento de Cultura, 1939.
- KAHN, Siegmund Ulrich - As capitanias heriditárias, o governo geral, o Estado do Brasil. In: Revista Ciência Politica, v. 6, n. 2, p. 53-114, abr./jun. 1972
- LACOMBE, Américo Jacobina - Capitanias hereditárias. Coimbra: Universidade de Coimbra, 1978.
- STUDART FILHO, Carlos - O antigo Estado do Maranhão e suas capitanias feudais. Fortaleza: Imprensa Universitaria do Ceará, 1960.
- TAQUES DE ALMEIRA PAIS LEME, Pedro - História da Capitania de São Vicente (edição integral do livro em formato PDF)