Komló
Komló | |||||
urbo | |||||
|
|||||
Hungaria urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Regno | Hungario | ||||
Regiono | Suda Transdanubio | ||||
Departemento | Baranya | ||||
Distrikto | Komló | ||||
Koordinatoj | 46° 11′ 28″ N 18° 15′ 40″ O / 46.19111 °N, 18.26111 °O (mapo) | ||||
Areo | 46,55 km² (4 655 ha) | ||||
Loĝantaro | 21 695 (2024) | ||||
Denseco | 466,06 loĝ./km² | ||||
Urbestro | Polics József (FIDESZ-KDNP)[1] | ||||
Poŝtkodo | 7300 | ||||
Telefona antaŭkodo | 72 | ||||
KSH kodo | 26408 | ||||
Vikimedia Komunejo: Komló | |||||
Retpaĝo: www | |||||
Komló [komlO] estas minurbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Komló, kies centro estas. Komló signifas: lupolo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 6 433 loĝantojn sur areo de 4 655 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Komló situas en montaro Mecsek, laŭ flankovojoj, fine de fervojo el Sásd. Pécs estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pri frue romianoj loĝis tie. En la hungara erao ĝi estis eklezia bieno. La turkoj okupis la vilaĝon en 1543, la loĝantaro multe suferis sed restis viva. Ne nur en Pécs, sed ankaŭ en Komló oni trovis nigran karbonon. Pro la liverado el Sásd funkciis fervojo, kiu funkciis ĝis 2007. La komunumo vivis sian glorian vivon dum la socialismo. En 1950 estraro de la urba fabriko ricevis premion Kossuth. Ĝi iĝis socialista urbo. La plej grandaj laboroj okazis en 1953. Tiutempe oni kolektis tiujn homojn, kiuj estis malamikoj de la socialismo, ili soldatiĝis kaj trudlaboris en la minejo aŭ en la urbaj konstruaĵoj. Apartenas al la urbo iama vilaĝo Sikonda, kie oni trovis en 1928 varman akvon, kiu iĝis kuracakvo. Tie kreskis feriejo. En apudaĵo de la urbo oni kultivas lupolon, pri kio la urbo ricevis la nomon. La bierfarejo troviĝas en Pécs.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Komló naskiĝis:
En la iama vilaĝo Mecsekjánosi (nun jam urboparto) mortis József Engel (negocisto).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Sankta Barbara (Komló)
- Kalvinana preĝejo (Komló)
- ruinoj de gotika preĝejo
- Sikonda ekstera (iama) komunumo kun banejo kaj 2 fiŝkaptistaj lagoj
Partneraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Éragny, Francio
- Neckartenzlingen, Germanio
- Beiuş, Rumanio
- Valpovo, Kroatio
- Torrice, Italio
- Pirjatino, Ukrainio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Komló települési választás eredményei (hungare). Nemzeti Választási Iroda (2014-10-12). Alirita 2016-02-05.