Kompromisplanlingvo
Kompromisplanlingvo, laŭ Věra Barandovská-Frank, estas planlingvosistemo, kiu kombinas plurajn etnolingvojn. Aŭtoroj de kompromisplanlingvoj ne strebas pri la plej ebla internacieco, sed respektas lingvomaterialon, kiu, laŭ ilia vidpunkto, estas grava. Dum la zonaj planlingvoj kolektas materialon el unu lingvogrupo, la kompromis-projektoj kombinas materialon el diversaj grupoj. Tipa ekzemplo estas 'Anglo-franca' de George Henderson (1889), kiu uzas artikolon, pronomojn, adverbojn, prepoziciojn kaj konjunkciojn de la Angla kaj la reston de vortprovizo de la Franca. El la Angla kaj Hispana ĉerpas du projektoj: 'Anglo-Lat' de Robert Montero (1967) kaj 'Frendo' de Alonso Churrusca (1966).
Oni povas rigardi kiel kompromisplanlingvoj, ankaŭ intersistemajn planlingvojn, t. e., planlingvoj kiuj kombinas konscie du malsamajn sistemojn, kiel Esperanto kaj eŭroklono, ekzemple.
Kelkaj aliaj ekzemploj de kompromisplanlingvoj
[redakti | redakti fonton]- Anglo-latina (Jonathan Swift)
- Azak (rilate al la hungara kaj al la turka lingvo)
- Compromiss-Sprache
- Nova ĉina-japana lingvo