Kragerø estas komunumo de Norvegio borde de la norda Atlantiko. Ĝi administre apartenas al la provinco Telemark - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko estas samnoma loĝloko Kragerø. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 10 413 loĝantoj sur areo de 305,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Risør, Gjerstad, Drangedal kaj Bamble.