La stacio estis malfermita en 1903. Ĝi estas supertera. Longa interkonekta koridoro kunligas ĝin, ekde 1993, al la subgrunda parto de Gare du Nord.
La vilaĝo "La Chapelle" (ankaŭ nomita "La Chapelle Saint-Denis", pro ĝia aparteno al Abatejo de Saint-Denis) situis inter la vilaĝoj Montmartre kaj Belleville. Ĝi ŝuldas sian nomon al kapelo dediĉita al "Sainte Geneviève" (Sankta Genoveva). Ĝi estis aneksita de Parizo en 1860. La stacio estis konstruita sude de la malnova komunumo en la loko de bariero de La Chapelle.