La Serrada
La Serrada | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05192 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 38′ N, 4° 48′ U (mapo)40.631388888889-4.7922222222222Koordinatoj: 40° 38′ N, 4° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 115 m [+] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Serrada [+] | |||
La Serrada [laseRAda] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo en subkomarko Valo Amblés kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 134 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn el la 1960-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 14 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Casasola, Muñopepe, La Colilla, El Fresno kaj Salobral. Ĝi estas sur transirejo el Valo Amblés al la unuaj deklivaroj de la Montaro de Avilo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio, kaj precize al la Katedralo de Avilo kaj al nobelaj familioj. Plej frua mencio estas de 1341. La tertremo de Lisbono de 1755 okazigis damaĝojn.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (vaganta). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).