(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Lancaster (Lancashire) - Vikipedio Saltu al enhavo

Lancaster (Lancashire)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lancaster
Fotomontaĵo
urbo
county town (en) Traduki (–1882)
eksterparoĥa areo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo LA1
Demografio
Loĝantaro 52 234  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 54° 3′ N, 2° 48′ U (mapo)54.048888888889-2.8013888888889Koordinatoj: 54° 3′ N, 2° 48′ U (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Lancaster (Anglio)
Lancaster (Anglio)
DEC
Situo de Lancaster
Lancaster (Britio)
Lancaster (Britio)
DEC
Situo de Lancaster

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lancaster, Lancashire [+]
vdr
Kastelo Lancaster
Lancaster and the Lune from the Greyhound Bridge

Lancaster estas la ĉefurbo de Lancashire, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 45,950 loĝantojn.

La romianoj konstruis fortikaĵon ĉe Lancaster. Fine de la 11-a jarcento konstruiĝis Kastelo Lancaster, kiun Elizabeto la 1-a (Anglio) pligrandigis, kaj kiu nun servas kiel malliberejo. Dum la 12-a jarcento eble Davido la 1-a (Skotlando) mallonge okupis la kastelon. En 1612 ĉe la kastelo okazis grava proceso, kiam 10 virinoj mortkondamniĝis pro supozataj sorĉaj murdoj.

Ĉirkaŭ 1800 Lancaster estis grava haveno, sed poste ĝia rivero, Rivero Lune, tro siltis. Nun situas en la urbo pluraj fabrikoj kaj parto de la Universitato de Cumbria; apude situas la Universitato de Lancaster.

Vizitindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Penny's Hospital

Inter la vizitindaĵoj estas:

  • Kastelo Lancaster
  • Priorejo Lancaster, nun la paroĥa preĝejo de la urbo, kiu antaŭe servis benediktanan komunumon.
  • Katedralo Lancaster, romkatolika 19-jarcenta konstruaĵo kiu iĝis katedralo en 1924
  • Penny's Hospital, 18-jarcentaj almozdomoj