Lates
Aspekto
Lates estas genro de fiŝoj el la familio Latedoj (Latidae) kaj ordo de Perkoformaj. Tiu genra nomo estas uzata ankaŭ kiel komuna nomo, lates, por multaj specioj.
La Nila perko iĝis fifama kiel invada specio en laorientafrika Lago Viktorio, kie multaj indiĝenaj cikledoj estas nuntempe formortintaj. Kontraste al la Nila perko, kelkaj pli malgrandaj membroj de la genro Lates kun relative limigita distribuado en Afriko estas ili mem estas konsiderataj minacataj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Estas nuntempe 11 agnoskitaj specioj en tiu genro:[1]
- Lates angustifrons Boulenger, 1906 (Tanganjiko)
- Lates calcarifer (Bloch, 1790) (Barramundi)
- Lates japonicus Katayama & Y. Taki, 1984 (Japanaj)
- Lates lakdiva Pethiyagoda & A. C. Gill, 2012
- Lates longispinis Worthington, 1932 (Rudolfaj)
- Lates macrophthalmus Worthington, 1929 (Albertaj)
- Lates mariae Steindachner, 1909 (Bigeye)
- Lates microlepis Boulenger, 1898 (Forkovostaj lates)
- Lates niloticus (Linnaeus, 1758) (Nila perko)
- Lates stappersii (Boulenger, 1914) (Sleek)
- Lates uwisara Pethiyagoda & A. C. Gill, 2012
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Froese, Rainer, kaj Daniel Pauly, eds. (2013). Species of Lates in FishBase. Versio de Oktobro 2013.