Likvala
Aspekto
Likvala | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Parolata en | Respubliko Kongo |
Denaskaj parolantoj | 45.300 |
Lingvistika klasifiko | |
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | kwc |
SIL | kwc |
Glottolog | likw1239 |
Angla nomo | Kwala |
Franca nomo | kwala |
Likvala (ankaŭ Ekwala, Kwala kaj Likouala) estas Bantua lingvo. Ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 45.000 homoj en la Respubliko Kongo, en la Departemento Cuvette je la suba parto de la riveroj Sangha, Likouala-Mossaka kaj Likouala-aux-Herbes.
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]Likvala faras grupon Mbosi kun la lingvoj Akwa, Koyo, Likuba, Mboko. Laŭ la grupigo de Malcolm Guthrie Likvala apartenas al la Guthrie-zono C30.
Parolantoj de Likvala povas interkomuniki kun tiuj de Likuba.