Limfaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Limfaco estas en fizika kemio la facoj, kiuj disigas du fazojn. La distingo inter limfacoj kaj surfacoj estas historie kaŭzita kaj iom arbitra. Surfaco normalkaze nomiĝas limfaco solida-gasa aŭ likva-gasa. La pli ĝenerala nocio limfaco ampleksas ekzemple ankaŭ la facon inter du ne mikseblaj likvoj kiel oleo kaj akvo.

Por atomoj aŭ molekuloj, el kiuj la fazoj estas konstruitaj, ĝenerale estas ergetike malfavore, restadi proksime al la limfaco, ĉar ili tie havas malpli da koherofortoj ol en la interno de sia fazo. El tio rezultas limfaca tensio, kaze de likva-gasa limfaco la surfaca tensio. Limfacoaktivaj substancoj kiel la tensidoj (aŭ ankaŭ la emulsiiloj malpliigas la limfacan tension kaj povas akceli la intermiksiĝon de du fazoj al emulsiodisperso.

Estas pripensende, ke la nocio de surfaco ne estas tiel bone difinita, kiel oni povus supozi. La geometria difino kiel tuto de la facoj, kiuj limigas korpon de ekstere plej malfrue en la mikroskopa sfero fariĝas problema. Tie malklariĝas, kio estas surfaco, ĉar "limigo de korpo" ne plu estas trovebla.