Loihi
Etoso
Loihi aŭ Lō'ihi aŭ Lo'ihi estas juna submara vulkano 35 km sude de Havajo.
Ĝi ankoraŭ ne atingis la surfacon de la maro, kaj tial estas nomita submara vulkano. Mankas nur 975 m antaŭ ol ĝi estigos insulon, sed necesos por tio verŝajne inter 10.000 kaj 100.000 jaroj. De la marfundo de la Pacifiko ĝis sia pinto ĝi estas ĉ. 3.000 m alta.
Proksime de la pinto de Loihi troviĝas submara aŭtomata observatorio [1], kiu jam akurate observis erupcion. Kabloj el kupro kaj optika fibro ligas la observatorion al la stacio ĉe Whittington Beach Park en la suda parto de Havajo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- USGS: informoj Arkivigite je 2021-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.soest.hawaii.edu
- http://www.volcano.si.edu/ Arkivigite je 2012-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://hvo.wr.usgs.gov/volcanoes/loihi/main.html