Lola Gere
Lola Gere | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gaizler Lola |
Naskiĝo | la 1-an de majo 1901 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 17-an de novembro 1967 en Novjorko (Usono) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1923) |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Laurisin (1931–) Antal Páger (1924–1931) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto shop assistant (en) |
Lola Gere, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gere Lola estis hungara operkantisto, (mezosoprano). Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gaizler Lola [gejcler], ŝiaj edzoj estis laŭvice Antal Páger kaj Lajos Laurisin.
Lola Gere [1] naskiĝis la 1-an de majo 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de novembro 1967 en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lola Gere frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto en 1923. Ŝia plej grava instruisto estis Laura Hilgermann. Ŝi komencis sian kantistan karieron en Nacia Teatro (Miskolc). Baldaŭ ŝi kantadis en Nacia Teatro (Pécs), Oradea, ekde 1926 en Nacia Teatro (Szeged). En 1929 en Berlino ŝi plulernis, en la sekva jaro ŝi aliĝis al Reĝa Operejo de Budapeŝto, kie ŝi estis membro ĝis fino de la 2-a mondmilito. Antaŭ alveno de la Ruĝa Armeo ŝi rifuĝis al la Nazia Germanio, sed ŝi ne havis rolojn, ŝi private instruis estontajn kantistojn. En 1950 ŝi kun Lajos Laurisin translokiĝis al Usono. Gere iĝis vendisto, ŝi kantadis nur hejme. La geedza paro ligiĝis al la nazioj, tial ili ne ricevis rolojn.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore – Azucena
- Aida – Amneris
- Falstaff – S-ino Quickly
- Don Carlo – Eboli
- La Forto de la Destino – Preziosilla
- Georges Bizet: Carmen — titolrolo; Frasquita
- Léo Delibes: Lakmé — Miss Rosa
- Charles Gounod: Faust – Marta
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Lola
- Johann Strauß (filo): Der Zigeunerbaron — Cipra
- Richard Wagner: Die Walküre — Waltraute
- Richard Strauss: Der Rosenkavalier — Octavian
- Eugen d'Albert: de:Tiefland (Oper) — Antonia
- Jules Massenet: Manon — Rosette
- Ambroise Thomas: Mignon — titolrolo
- Ottorino Respighi: La fiamma — Agnese (unue en 1935)