(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Luktosporto - Vikipedio Saltu al enhavo

Luktosporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luktosporto
artformo • speco de sporto
artotradicio
Fakoj
frapolukto • blocking • dodging • grappling hold • kataoregulo
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Luktosporto boksado estis praktikita en la antikva Santorini.
Musaŝi, samurajo kaj la aŭtoro de Kvin ringoj.

Luktosportoj estas senarmilaj sportaj konkursoj; la klasik-stila lukto estas unu el la plej konataj el la tradiciaj almenaŭ en Okcidento, kaj ĝi estas jam delonge olimpika sporto. Ĵudo estas tradicia en Japanio kaj ege konata en Okcidento dum la dua duono de la 20-a jarcento. Luktoartojbatalartoj estas nomo kun senco plej vasta, de inter ĉiuj signifoj kiuj priskribas manierojn lukti bonstile. Tio povus signifi militon per armeoj subtenantaj, sed lastatempe, luktoartoj kutime rilatas al lukto sen armiloj, aŭ per malgrandaj armiloj provizataj al la mano.

Luktoartoj estas kodigitaj sistemoj kaj tradicioj de praktikoj de luktado, kiuj estas praktikataj por variaj tialoj: memdefendo, konkurenco, fizikaj sano kaj bonfarto, distrado, same kiel por mensa, fizika, kaj spirita disvolviĝo.

Kvankam la terminoj luktoartoluktosporto asociiĝis kun la luktartoj de Orienta Azio, ili origine aludis al luktosistemoj de Eŭropo tiom frue kiom ĝis la 1550-aj jaroj. Oni uzia ankaŭ la terminon marsarto deriva el latina, kun signifo "arto de Marso", nome la romia dio de milito.[1] Kelkaj aŭtoroj asertis, ke luktartojluktosistemoj estu plej taŭgaj sur la bazo ke multaj luktartoj neniam estis "marsaj" aŭ "militaj" en la senco esti uzataj aŭ kreitaj de profesiaj militistoj.[2]

Variaĵoj kaj vidpunktoj

[redakti | redakti fonton]

Luktartoj estu kategoriigitaj laŭ vario de kriterioj, kiaj la jenaj:

Laŭ teknikoj

[redakti | redakti fonton]
Boksado.
Senarmaj

Senarmaj luktartoj povas esti larĝe grupigitaj en tiuj kiu tendencas al frapolukto, tiuj kiuj tendencas al kaptolukto kaj tiuj kiuj kovras ambaŭ kampojn, ofte priskribitaj kiel hibridaj luktartoj.

Frapoluktoj

Kaptoluktoj

Armitaj
Skermo ĉe Someraj Olimpikoj 2004

Tiuj tradiciaj luktosportoj kiuj trejniĝas por armita luktado ofte enhavas ampleksan gamon de nelanĉeblaj armiloj, kiaj glavoj kaj kelkaj lancoj. Tiaj tradicioj inkludas skermon, silaton, kalaripajaton, kobudon, kaj historiajn eŭropajn luktartojn, speciale tiuj de la Germana Renesanco. Multaj Ĉinaj luktartoj uzas ankaŭ armilojn kiel parto de ties metodoj.

Foje, trejnado per unu specifa armilo estas konsiderata stilo de luktarto per si mem, kio estas speciale la kazo en Japanaj luktartoj kun fakoj kiaj kenĵucuo kaj kendo (glavo), bojucuo (bastonlukto), kaj kjudo (pafarko). Simile, modernaj okcidentaj luktartoj kaj sportoj inkludas modernan skermon, bastonluktajn sistemojn kaj arkpafado.

Laŭ aplikado aŭ intenco

[redakti | redakti fonton]
Lukt-orientitaj
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Luktarto kaj Persona defendo.
Sanorientitaj

Multaj luktartoj, ĉefe ĉe tiuj el Azio, instruas ankaŭ flakajn fakojn kiuj randas ĉe medicinaj praktikoj. Tio gravas ĉefe ĉe tradiciaj Aziaj luktartoj kiuj povas lernigi osto-plibonigon, herbismon, kaj aliajn aspektojn de tradicia medicino.[3]

Spirit-orientitaj
Aikido.

Luktartoj povas ankaŭ esti ligitaj al religio kaj al spiriteco. Nombraj sistemoj estas famaj ĉar estis fonditaj, dissemataj, aŭ praktikataj de monaĥoj aŭ monaĥinoj.

Tra tuta Azio, meditado povas esti aligita kiel parto de trejnado. En tiuj landoj influitaj de Hindu-Budhisma filozofio, tiu arto mem povas esti uzata kiel helpo por atingi propran memklarigon.

Japanaj stiloj, se koncerne al nefizikaj kvalitoj de luktado, estas ofte tre forte influitaj de Mahajana Budhisma filozofio. Konceptoj kiaj "malplena menso" kaj "menso de komencanto" estas tre uzataj. Aikido, ekzemple, povas havi fortan filozofian kredon en la fluo de energio kaj interna paco, ekzemple kiel ĉe la idealo de ties fondinto Ueshiba Morihei.

Tradiciaj Koreaj luktartoj metas emfazon al disvolvigo de la spirita kaj filozofa plibonigo de la praktikanto. Komuna afero en plej koreaj stiloj, kiaj taekjeono kaj tekvondo, estas la valoro de "interna paco" ĉe la praktikanto, kio estas akcentita por esti atingita nur pere de individua meditado kaj trejnado. Koreanoj kredas, ke la uzado de fizika perforto estas justigita nur pere de memdefendo.

La rusa luktarto nome Sistema baziĝas sur teknikoj pri kontrolo de spirado kaj malstreĉiĝo, same kiel sur elementoj de la pensaro de la Rusa Ortodoksismo, por plibonigi mem-konscion kaj trankvilecon, kaj por profiti la praktikantojn en diferencaj niveloj: fizika, psikologia kaj spirita.[4]

Kelkaj luktartoj en variaj kulturoj povas esti plenumitaj en danco - kiel scenoj por variaj tialoj, kiaj por veki ferocecon en preparado por batalo aŭ por montrado de lerteco en pli stiligita maniero. Multaj tiaj luktartoj aligas muzikon, ĉefe fortajn perkutajn ritmojn aŭ ritme kontentigajn kiel por kapoejro.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historiaj eŭropaj luktartoj.
Detalo de prilukta fresko sur tombo 15a ĉe Beni Hasan.

Homa militmontro datas el la Epipaleolitiko ĝis komenco de la Neolitika epoko. La plej fruaj montroj de arto priskribantaj scenojn de batalado estas kavernaj pentraĵoj el orienta Hispanio (Levante) datitajn inter 10 000 kaj 6 000 a.n.e., kiuj montras organizitajn grupojn batalantaj per arkoj kaj sagoj.[5][6] Similaj pruvoj de batalado troviĝis en amastomboj de Epipaleolitiko ĝis komneco de Neolitiko, elfositaj en Germanio kaj en Jebel Sahaba en Norda Sudano.[5]

Bildo de hindiaj luktantoj uzantaj "vajra-muŝti" (1792 n.e.).

Tre antikvaj artaĵoj kiuj priskribas scenojn de batalo, date reen el 3400 a.n.e.,[7] estis pentraĵoj de Antikva Egipto kiuj montras kelkajn formojn de lukto.[8] Date reen el 3000 a.K. en Mezopotamio (Babilono), oni trovis reliefojn kaj poemojn kiuj priskribas lukton.[8] En Vjetnamio, pentraĵoj kaj skizoj el 2879 a.n.e. priskribas kelkajn manierojn de lukto kiuj uzas glavojn, bastonojn, arkojn kaj lancojn.[8]

Luktado estas la plej antikva luktosporto, kun originoj en manenmana luktado. Zonluktado oni priskribis en artaĵoj el Mezopotamio kaj Antikva Egipto ĉirkaŭ 3 000 a.n.e., kaj poste en la sumera Epopeo pri Gilgameŝ.[9] La plej frua konata priskribo de boksado estas el sumera reliefo en Mezopotamio (nuntempa Irako) el la 3a jarmilo a.n.e.[10]

Ĉina luktartisto preparante sin por forĵeti sian kontraŭlon el la liktejo "lei tai" dum konkurenco Jiaoli en la dinastio Qin.

Ĉinaj luktartoj originiĝis dum la Dinastio Xia antaŭ pli ol 4000 jaroj. Oni diras ke la Flava Imperiestro Huangdi (legenda dato de povascendo 2698 a.K.) enkondukis la plej fruajn luktosistemojn en Ĉinion. La Flava Imperiestro estis priskribita kiel fama generalo kiu, antaŭ iĝi estro de Ĉinio, verkis longajn traktaĵojn pri medicino, astrologio kaj luktartoj. Unu el liaj ĉefaj oponantoj estis Ĉiju kiu estas konsiderata kreinto de jiao di, antaŭanto de la moderna arto de Ĉina luktarto.

La fondo de modernaj Aziaj luktartoj estis ŝajne miksaĵo de fruaj Ĉinaj kaj Hindiaj luktartoj. Dum la epoko de la Militŝtata periodo en la Historio de Ĉinio (480-221 a.K.) okazis etenda disvolvigo de la luktartaj filozofio kaj strategio, kiel priskribis Sun Tzu en La Militarto (ĉ. 350 a.K.).[11] Legendaj rakontoj ligas la originon de Ŝaolino al la disvastigo de Budhismo el Barato dum la komenco de la 5a jarcento, kun la figuro de Bodhidharmo, al Ĉinio.[12]

Pankracistoj luktante sub la okuloj de juĝisto. Flanko B de amforo kiu estis premio ĉe la Panatenajaj ludoj, ĉ. 500 a.K.

En Eŭropo, la plej fruaj fontoj pri luktartaj tradicioj datas el la Antikva Grekio. Boksado (pigme, piks), luktarto (pale) kaj pankraco estis reprezentita en la Antikvaj Olimpikoj. La romianoj organizis gladiatorajn luktojn kiel publika spektaklo.

Nombraj historiaj priluktaj mangvidiloj survivis el la eŭropa Mezepoko. Tio inkludas stilojn kiaj glavo kaj ŝildo, dumana glavolukto kaj aliaj tipoj de manenmanaj armiloj krom la senarmaj luktartoj. Inter tiuj estas transskriboj de (eble apokrifa) memoriga poemo de Johann Liechtenauer pri longoglavo data reen el la fino de la 14a jarcento. Aliflanke, Aziaj luktartoj iĝis bone dokumentitaj dum la mezepoka periodo; Japanaj luktartoj komencis per la establado de la nobelaro de samurajoj en la 12a jarcento, Ĉinaj luktartoj per traktaĵoj de la Dinastio Ming kiaj Jiksiao Ksinŝu, Hindiaj luktartoj en mezepokaj tekstoj kiaj Agni Purana kaj Malla Purana, kaj la Koreaj luktartoj el la epoko de la Joseon-Dinastio kaj tekstoj kiaj Mujejebo (1598).

Eŭropa glavarto ĉiam havis sportan komponanton, sed la duelo estis ĉiam eblo ĝis la Unua Mondmilito. Moderna sporta skermo ekdisvolviĝis dum la 19a jarcento kiam la francaj kaj la italaj militakademioj ekkodigis instruadon. La Olimpikoj kondukis al standardaj internaciaj reguloj, kaj la Internacia Federacio de Skermo fondita en 1913. Moderna bokso originiĝis per la reguloj de Jack Broughton en la 18a jarcento, kaj atingis siajn nunajn formojn per la Reguloj de la Markizo de Queensberry de 1867. Ankaŭ la eŭropana koloniigo de Aziaj landoj alportis dekadencon al la lokaj luktartoj, ĉefe pro la enkonduko de pafiloj. Tio povas klare esti vidita en Hindio post la plena establado de Brita Hindio en la 19a jarcento.[13] Similaj fenomenoj okazis en kolonioj de Sudorienta Azio kiaj Malajzio, Indonezio, Vjetnamio, Kamboĝo kaj Filipinoj.

Popolaj stiloj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tradicia lukto.
Luktantoj ĉe la tradicia festivalo Naadam en Mongolio, ĉe Ulan Bator.

Tradicia luktopopola lukto estas ajna tradicia stilo de luktado, kiu povas esti aŭ ne esti kodigita kiel moderna sporto. Multaj kulturoj disvolvigis regionajn formojn de kaptolukto. Tiaj luktoj konserviĝis en kelkaj disaj aŭ apartaj regionoj tra la tuta mondo. Ekzemple en Eŭropo en la Brita Insularo estas du ĉefaj centroj: nome en la Sudokcidento kie disvolviĝis la stiloj de Devon kaj Kornvalo, kaj en nordaj graflandoj, nome hejmo de la stiloj de Cumberland kaj Westmorland. Estas apartaj stiloj en Bretonio en Francio, en la regiono Leono kaj en insularo Kanarioj en Hispanio, en Svisio ktp.

Aparta populareco estas en tradiciaj luktostiloj de Azio, unuflanke en Centra Azio, Turkio kaj ĉefe Mongolio, kun aparta folkloro ligita (grudancoj ktp.). Aliflanke en Ĉinio, Japanio kaj aliaj orientaj landoj. En modernaj kulturoj disvolviĝis relative tradiciaj luktostiloj, ie ege popularaj, kiel en Meksiko (kun karakteraj maskoj, rolulkonstruado ktp), Brazilo, Usono ktp.

Taja bokso.

Aliaj ekzemploj estas formoj de bastonlukto kaj boksado. Kvankam tiuj artoj estas bazitaj sur historiaj tradicioj de folkloro, ili ne estas "historiaj" en la senco ke ili rekonstruas aŭ konservas historian sistemon el aparta epoko. Ili estas anstataŭe nuntempaj regionaj sportoj kiuj kunekzistas kun la modernaj formoj de luktosportoj, ĉar ili disvolviĝis el la 19-a jarcento, ofte inkludanta kruciĝojn inter sportoj kaj popolaj stiloj; tiel, la tradicia taja arto "muaj boran" disvolviĝis en la nuntempa nacia sporto muaj-tajo, kiu siavice iĝis praktikata tutmonde kaj ege kontribuis al nuntempaj hibridaj stiloj kiel kickboxing kaj miksitaj luktosportoj. Bastonlukto, kiel angla luktarto povas esti ofte uzata en morris danco. Multaj eŭropaj dancoj kunhavas elementojn de luktartoj kun ekzemploj kiel la ukraina Hopak, la pola Zbójnicki (uzado de "ciupaga", nome tipo de hakiloj), la ĉeĥa danco odzemek, kaj la norvega Halling.

La plej konataj luktosportoj

[redakti | redakti fonton]
Olimpika Boksado.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Boksado.

Boksado estas luktosporto nome starlukto, ĉe kiu du personoj de la sama pezoklaso pugnobatas unu la alian laŭ difinitaj reguloj ĉiam stare. La unuaj spuroj pri la pugnobatalo por amuzado de la homoj venas jam el la 30-a jarcento a.K. de Egiptio. En la sekvaj du jarmiloj, la boksado disvastiĝis en la egea areo (Antikva Grekio). La matĉo okazas en boksa areno en triminutaj (por profesiuloj) aŭ duminutaj (por amatoroj, neprofesiuloj) raŭndoj. La amatoroj ludas kvar raŭndojn. En la boksado decidas la nombro de la sukcesaj batoj (trafoj). Unu trafo iĝos akceptita, se tion rekonas ene de unu sekundo 3 el 5 poentojuĝistoj. Tio okazas per komputilo, kiu analizas la alŝutojn kaj montras la trafojn.

Korpoĵeto en ĵudo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĵudo.

Ĵudo (japane: 柔道じゅうどう [dĵu:do:] signife "ĝentila vojo") estas moderna luktosporto, batalarto, kiu originis en Japanio. Ĵudo evoluis el ĵuĵicuo (jujitsu) fare de Jigoro Kano (嘉納かのう治五郎じごろう) en 1882. Ĵudo ankaŭ estas olimpika sporto. Ties plej elstara karaktero estas ties konkurenca elemento, kies celo estas ĉu ĵeti ĉu premi la korpon de la kontraŭanto algrunden, senmovigi ĝin aŭ alimaniere venkokontroli kontraŭanton per retenado, aŭ devigi kontraŭanton kapitulaci per luktofermilo aŭ sufoka preno. Atakoj kaj frapoj per manoj kaj piedoj same kiel defendiloj estas parto de ĵudo, sed nur en antaŭ-aranĝitaj formoj (kata, かたち) kaj ne estas permesataj ĉe ĵuda konkurencado aŭ libera praktiko (randori, 乱取らんどり). Sportisto kiu praktikas ĵudo estas ĵudisto sed internacie ankaŭ judoka.

La filozofio kaj sekva pedagogio disvolvigita por ĵudo iĝis la modelo por aliaj modernaj japanaj militartoj kiuj disvolviĝis el koryū 古流こりゅう| aŭ tradiciaj skoloj. La tutmonda etendo de ĵudo kondukis al disvolviĝo de nombraj idoj kiaj Samdo kaj Brazila ĵuĵicuo. Ĵudo estas somera olimpika sporto, ekde 1964 por viroj kaj ekde 1992 por virinoj.

Ludado por la bronza medalo en la Somera Junulara Olimpiko de 2018 en Bonaero, Argentino.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Karateo.

Karateo estas japandevena senarmila batalarto, nuntempe praktikata kiel luktosporto. La nomo devenas de japana esprimo, kiu signifas vojo de malplena mano (空手からてどう, karatedō) [14]. Interese, ke la parto "kara" ("malplena") eblas signifi ankaŭ "Ĉina". Vere, ĝise oni nomis la batalarton por montri honoron al ĉinaj batalartoj, kiuj naskis la japanan. Sed dum la unua mondmilito politikistoj renomis la batalarton pro milito kontraŭ Ĉinio. Ĝi naskiĝis oficiale en la jaro 1933, el la sistemoj de lukto ekzistantaj en la insulo Okinavo (Rjukju-insularo) kaj populariĝis en Japanio danke al Giĉin Funakoŝi. Ĝin karakterizas uzado de pugnobatoj, piedbatoj, batoj de genuoj kaj kubutoj. Ĝi estis bazita sur kelkaj stiloj de la ĉinaj luktartoj, aŭ Vu Ŝu, kaj malplikvante sur aliaj fakoj devenaj de Sudorienta Azio.

Liberstila luktado.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Luktado.

Luktado estas luktosporto, la esprimo estas uzata pli strikta senco por la liber-stila kaj klasik-stila lukto. Lukto komenciĝas inter starantaj luktantoj, kiuj per korpoforto kaj sperta preno provas gundkuŝigi la alian konkuranton. Pri la viroj ekzistas hodiaŭ sekvaj pezoklasoj: 55 kg, 60 kg, 66 kg, 74 kg, 84 kg, 96 kg kaj 120 kg.

La klasik-stila luktado estis olimpia sporto jam en la antikvo kaj ekde 1896 en la moderna olimpiko, kaj la liber-stila luktado iĝis olimpia sporto je ok jaroj poste. Ekde 2004, eĉ la virina liber-stila lukto inkluziviĝas en la olimpiko. Ekde 1950 okazas oficialaj mondaj ĉampionadoj ĉiujare, krom dum tiuj jaroj kiam okazas olimpiko. La diferenco inter la klasik-stila kaj la liberstila luktado estas, ke, kontraŭe al la klasik-stila luktado pri kiu oni povas preni la alian nur super la talia zono, pri liberstila luktado oni rajtas ankaŭ uzi siajn krurojn kaj teni la kontraŭulon sub la talio.

Specoj laŭ landoj

[redakti | redakti fonton]

En kulturo

[redakti | redakti fonton]

Luktado aperis priskribita en tre diversaj artoformatoj el literaturo ĝis pentrarto kaj skulptarto. Kavalira luktado iĝis parto de mezepoka eŭropa literaturo kaj aparte glavoskermado, kiel parto de baroka teatro kaj sekva romanaro (La tri musketeroj). Je la apero de kinarto luktosporto eniris en ŝatata temaro de kinistoj, kiel pluigo de tradicia klino, kaj aparte de sekvantoj de luktosportoj. Tiel tiuj iĝis kerno de filmoj, de rolularo (Bruce Lee), kaj eĉ de aparta filma subĝenro. David Carradine iĝis fame konata pro sia televida serio el la 1970-aj jaroj Kung Fu kaj pli en filmo Kill Bill.

Kelkaj filmoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Clements, John (Januaro 2006). “A Short Introduction to Historical European Martial Arts”, Meibukan Magazine (Special Edition No. 1), p. 2–4. 
  2. Donn F. Draeger kaj P'ng Chye Khim. (1979) Shaolin Lohan Kung-fu. Tuttle Publishing.
  3. Internal Kung Fu. Chiflow.com. Alirita 2010-11-07.
  4. Philosophy aspects of Systema. Russian Martial Art - Systema Headquarters. Alirita 2011-09-29.
  5. 5,0 5,1 Hamblin, William J.. (2006) Warfare in the ancient Near East to 1600 BC : holy warriors at the dawn of history. New York: Routledge. ISBN 978-0415255899.
  6. Nash, George, "Assessing rank and warfare strategy in prehistoric hunter-gatherer society: a study of representational warrior figures in rock-art from the Spanish Levant" in: M. Parker Pearson & I.J.N. Thorpe (eld.), Warfare, violence and slavery in prehistory: proceedings of a Prehistoric Society conference at Sheffield University, 2005, Archaeopress, (ISBN 1841718165 kaj ISBN 978-1841718163), Fully online
  7. grapplingstyles. Kobukaijujitsu.com (1938-10-16). Arkivita el la originalo je 2015-01-01. Alirita 2015-08-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-01. Alirita 2015-11-21.
  8. 8,0 8,1 8,2 Iwona Czerwinska Pawluk kaj Walery Zukow (2011). Humanities dimension of physiotherapy, rehabilitation, nursing and public health. p. 21
  9. Wrestling. Alirita 2a de Septembro 2019.
  10. “Encyclopædia Britannica entry for Boxing”, Britannica.com.
  11. Sun Tzu Biography and Introduction: Sun Tzu The Art of War and Strategy Site by. Sonshi. Com. Alirita 2010-11-07.[rompita ligilo]
  12. Reid, Howard and Croucher, Michael. The Way of the Warrior-The Paradox of the Martial Arts" New York. Overlook Press: 1983.
  13. Zarrilli, Phillip B. (1998). When the Body Becomes All Eyes: Paradigms, Discourses and Practices of Power in Kalarippayattu, a South Indian Martial Art. Oxford: Oxford University Press, India. ISBN 0-19-563940-5
  14. Karate en la Diccionario panhispánico de dudas [1]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Martin Joh. Meyer: What Is Martial Arts? The Six-Attribute Model as an Empirical Approach to Field Terminology. Verlag Heiko Bittmann, Ludwigsburg 2020.
  • Lisa Deutscher, Mirjam Kaiser, Sixt Wetzler: The Sword. Form and Thought. Boydell & Brewer Ltd., Woodbridge 2019.
  • George Jennings: Bruce Lee and the Invention of Jeet Kune Do. The Theory of Martial Creation. In: Martial Arts Studies. Band 8, 2019, S. 60–72.
  • Rita Németh: Kyūdō im Wandel. Das japanische Bogenschießen von 1900 bis heute. Beiträge zur kulturwissenschaftlichen Süd- und Ostasienforschung. Band 9. Ergon, Baden-Baden 2019.
  • Heiko Bittmann: Geschichte und Lehre des Karatedō. Verlag Heiko Bittmann, Ludwigsburg 2017.
  • Martin Minarik: Ideological Efficacy before Martial Efficacy. On the Relationship Between Martial Arts, Theatricality and Society. In: Martial Arts Studies. Band 5, 2017, S. 61–71.
  • Michael Coesfeld: Kampfsport im Dritten Reich – Werkzeug der Weltanschauung. In: S. Happ, O. Zajonc (Hrsg.): Kampfkunst und Kampfsport in Forschung und Lehre. Czwalina, Hamburg 2012. S. 37–49.
  • Sixt Wetzler: Hieb und Stich – Von der kulturellen Prägung kämpferischer Bewegung am Beispiel der europäischen Fechtkunst. In: P. Kuhn, H. Lange, T. Leffler, S. Liebl (Hrsg.): Kampfkunst und Kampfsport in Forschung und Lehre 2011. 1. Internationales Symposium „Kampfkunst & Kampfsport“ vom 6. bis 7. April 2011 in Bayreuth. Czwalina, Hamburg 2011. S. 99–105.
  • Thomas Green, Joseph R. Svinth: Martial Arts of the World. An Encyclopedia of History and Innovation. Volume I: Regions and Individual Arts. ABC-Clio, Santa Barbara 2010.
  • Thomas Green, Joseph R. Svinth: Martial Arts of the World. An Encyclopedia of History and Innovation. Volume II: Themes. ABC-Clio, Santa Barbara 2010.
  • Donn F. Draeger: Classical Budo. The Martial Arts and Ways of Japan. Weatherhill, Boston 2007.
  • Donn F. Draeger: Classical Bujutsu. The Martial Arts and Ways of Japan. Weatherhill, Boston 2007.
  • Jan Hintelmann: Westliche Sinnfindung durch östliche Kampfkunst? Das Angebot von Kampfkunstschulen – Theorie und Praxis des Wushu und Budo. IKO-Verlag für Interkulturelle Kommunikation, Frankfurt am Main 2005.
  • Ralf Pfeifer: Mechanik und Struktur der Kampfsportarten. Handbuch für Trainer in Kampfsport und Kampfkunst. Sport und Buch Strauß, Köln 2004.
  • Andreas Niehaus: Leben und Werk KANÔ Jigorôs. Ein Forschungsbeitrag zur Leibeserziehung und zum Sport in Japan. In: Sport, Kultur und Gesellschaft. Band 4. Ergon Verlag, Würzburg 2003.
  • Kai Filipiak: Die chinesische Kampfkunst. Spiegel und Element traditioneller chinesischer Kultur. Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2001.
  • Axel Binhack: Zum Phänomen des Kampfes in Sport und Gesellschaft. Campus Verlag, Frankfurt am Main 1998.
  • Ewart Oakeshott: Records of the Medieval Sword. Boydell & Brewer Ltd., Woodbridge 1998.
  • Phillip Zarrilli: When the body becomes all eyes. Oxford Univ. Pres, Delhi 1998.
  • Donn F. Draeger: Modern Bujutsu and Budo. The Martial Arts and Ways of Japan. Volume Three. Weatherhill, New York und Tōkyō 1996.
  • Michael Maliszewski: Spiritual Dimensions of the Martial Arts. Charles E. Tuttle Company, Rutland, Tōkyō 1996.
  • Marc Theeboom et al.: Traditional Asian martial arts and the West. In: Journal of Comparative Physical Education and Sport. Band 17, 1995, S. 57–69.
  • Michael B. Poliakoff: Kampfsport in der Antike – Das Spiel um Leben und Tod. Zürich/München 1989.
  • Frederic Fredersdorf: Japanische Budo-Disziplinen und abendländische Bewegungskultur. Entstehung, Verbreitung und Aneignung kulturfremder Sportarten am Beispiel japanischer Kampfkünste. Weinert, Berlin 1986.
  • Sunzi: La Militarto / Über die Kriegskunst / Sun Bin: Über die Kriegskunst
  • Laŭzio, Daŭdeĝingo
  • Miyamoto Musashi, La libro de la kvin ringoj (en japana 五輪ごりんしょ [Go-rin no ŝo])
  • Cunetomo, Jamamoto: Hagakure, la kodo de la samurajo.
  • Carl von Clausewitz, Vom Kriege (Pri milito)
  • Hanko Döbringer: Cod.HS.3227a. 1389, Germanisches Nationalmuseum Nürnberg
  • Hans Talhoffer: Erster Gothaer Codex. 1443, Ms. Chart. A558, Forschungsbibliothek Gotha
  • Peter von Danzig: Cod. 44 A 8 [Cod. 1449]. 1452, Biblioteca dell'Academica Nazionale dei Lincei e Corsiniana
  • Siegmund Ringeck: Mscr. Dresd. C 487. 1452, Sächsische Landesbibliothek, Dresden
  • Johannes Lecküchner: Cod. Pal. Germ. 430. 1452, Universitätsbibliothek Heidelberg
  • Albrecht Dürer: HS. 26–232. 1512, Michigan State University, Albertina, Wien

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Alilingve

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Martial arts en la angla Vikipedio.