Lynne Reid Banks
Lynne Reid Banks | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Lynne Reid Banks | ||
Naskiĝo | 31-an de julio 1929 en Barnes | |
Morto | 4-an de aprilo 2024 (94-jaraĝa) en Surrey | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | St Teresa's Preparatory School (en) Reĝa Akademio de Drama Arto Italia Conti Academy of Theatre Arts (en) vd | |
Familio | ||
Patrino | Muriel Alexander (en) vd | |
Edz(in)o | Chaim Stephenson (en) (1965–2016) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto aktoro raportisto romanisto teatra aktoro vd | |
Laborkampo | Literaturo, porinfana libro, literaturo por infanoj kaj junuloj kaj porinfana literaturo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Indian in the Cupboard ❦ The L-Shaped Room vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lynne REID BANKS (la 31-an de julio 1929 en Londono; la 4-an de aprilo 2024) estis brita verkistino, precipe pri infanaj kaj junaj plenkreskaj libroj [1].
Antaŭ debuti kiel verkisto, ŝi laboris kiel aktoro kaj kiel televida ĵurnalisto [2].
Inter ŝiaj plej konataj verkoj estas The L-Shaped Room (La L-forma ĉambro, 1960), pri juna fraŭla virino, kiu gravediĝas [3], kaj la infanlibro The Indian in the Kitchen Cupboard (La indiĝeno en la kuireja ŝranko, 1980) per kiu ŝi fariĝis internacia konata kaj kiu ankaŭ estis adaptita en filmon [4].
En 1962, Banks elmigris al Israelo, kie ŝi vivis sur Kibuco Yas'ur dum la ok jaroj. En 1965 ŝi geedziĝis kun Chaim Stephenson, skulptisto, kun kiu ŝi havis tri filojn [5]. Unu el ili, Omir Stephenson, laboris kun sia patrino pri du bildlibroj en 2010. Eĉ se la familio translokiĝis al Anglio en 1971, ilia tempo en Israelo influis ŝian laboron. Ŝi metis kelkajn romanojn tute aŭ parte en kibuco (One More River, Broken Bridge, An End to Running kaj Children at the Gate).
Ŝi ankaŭ verkis biografion de la gefratoj Brontë titolitan Dark Quartet kaj daŭrigon pri Charlotte Brontë nomita Path to the Silent Country.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Romanoj por Infanoj kaj junaj plenkreskulj
- The Indian in the Cupboard. (1980)
- The Return of the Indian (1985)
- The Secret of the Indian (1989)
- The Mystery of the Cupboard (1992)
- The Key to the Indian (1998)
- Tiger Tiger
- The Adventures of King Midas
- Alice-By-Accident
- Angela and Diabola
- The Dungeon
- Maura’s Angel
- One More River (1973)
- Broken Bridge
- The Fairy Rebel
- The Farthest-Away Mountain (1976)
- Harry the Poisonous Centipede
- Harry the Poisonous Centipede Goes to Sea
- Harry the Poisonous Centipede’s Big Adventure
- I, Houdini: The Autobiography of a Self-Educated Hamster (1988)
- Stealing Stacey
- Melusine (1988)
- Bad Cat Good Cat (2011)
Romanoj
- The L-Shaped Room (1960)
- An End to Running
- Children at the Gate
- The Backward Shadow, Fortsetzung von The L-Shaped Room.
- Two is Lonely, Dritter Teil der L-Shaped Room-Trilogie
- Casualties
- Defy the Wilderness
- Dark Quartet
- Path to the Silent Country
- Fair Exchange
Nefikciaj verkoj
- Letters to My Israeli Sons (1973)
- Torn Country (1982)
Bildlibroj
- The Spice Rack (2010)
- Polly and Jake (2010)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Indian In The Cupboard author Lynne Reid Banks dies aged 94
- ↑ "TV news in the 50s was more thrilling than The Hour", The Guardian, 14 Aug 2011.
- ↑ Biography. Arkivita el la originalo je 2006-07-18. Alirita 2024-04-05.
- ↑ Home. Arkivita el la originalo je 2019-06-10. Alirita 2024-04-05.
- ↑ "Chaim Stephenson obituary", The Guardian, 28 March 2016.