Malhelbruna ŝterno
Malhelbruna ŝterno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malhelbruna ŝterno, Anous minutus estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj. Ĝi multe similaspektas kun la Bruna ŝterno, Blankkapa ŝterno aŭ Komuna noĉoŝterno, Anous stolidus, sed ĝi estas pli malgranda, kun pli malhela plumaro kaj pli blanka krono (pro tio ankaŭ la nomo Blankkapa ŝterno taŭgus por tiu ĉi specio), pli longa rekta beko kaj mallonga vosto.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi ŝterno estas preskaŭ entute tre malhelbruna, preskaŭ nigra, kio igus la specion taŭga por la nomo Nigra ŝterno, se ĝi ne estus jam uzata por la Nigra ŝterno, Chlidonias niger. La flugilpintoj estas eĉ pli malhelaj, do nigraj de malproksime. Krome estas blanka krono kiel kasko, pli hela ĉefrunte kaj bone limigita inter beko kaj okulo kaj poste nuance miksita ĉe la nuko kaj sen tiom precizaj limoj. La beko estas tre longa (pli ol la kapo), fortika kaj maldika. La blanka frunto ne estas tiom blanka ĉe junuloj. Ankaŭ la kruroj estas malhelbrunaj kaj tutretaj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La nestoj de tiuj birdoj konsistas en platformo, ofte kreita el arbobranĉoj, sekaj folioj kaj birdorestaĵoj. La ino demetas nur unu ovon ĉiun sezonon kaj nestoj estas reuzotaj venontjare.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La Malhelbruna ŝterno havas tutmondan distribuadon en tropikaj kaj subtropikaj maroj, en medio de kolonio de marbirdoj tra la tuta Pacifiko, ekzemple en nordorienta Aŭstralio, Novgvineo kaj proksima pacifika regiono, kaj pli disigitaj tra la Karibo (el Florido ĝis Jukatano), centra Atlantiko (inter Brazilo kaj la golfo de Gvineo) kaj en la nordorienta Hinda Oceano (Indonezio). Ili povas malproksimiĝi enmaren el la reprodukta kolonio eĉ ĝis 80 km. Birdoj revenas al siaj kolonioj, aŭ al aliaj insuloj, por ripozi nokte.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estas sep listitaj subspecioj, inkludante Anous minutus melanogenys kaj Anous minutus marcusi.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Malhelbruna ŝterno kun ido
-
Kapo de Malhelbruna ŝterno
-
Kapo de Bruna ŝterno por komparo - pli fortika beko, pli griza krono
-
Anous minutus - MHNT
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Anous minutus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
- Guager, V.H. (1999) Black Noddy Anous minutus, in The Birds of North America, No412 (Poole, A. and Gill, F. eds) The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Atolo Midway pri Malhelbruna ŝterno Arkivigite je 2004-12-12 per la retarkivo Wayback Machine.
- Televida ejo pri Malhelbruna ŝterno.
- USDA informaro Arkivigite je 2006-02-05 per la retarkivo Wayback Machine