Malnova ĉina
Malnova ĉina | |
antikva lingvo • lingvo | |
---|---|
ĉina lingvo • ĉinida lingvaro • antikvaj formoj de ĉina lingvo | |
Skribo | ĉina skribo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | och |
Glottolog | oldc1244 |
Angla nomo | Old Chinese |
Franca nomo | chinois archaïque |
Malnova ĉina, nomita ankaŭ Arkaika ĉina en pli malnovaj verkoj, estas la plej malnova registrita stadio de ĉina, kaj antaŭaĵo de ĉiuj modernaj variaĵoj de ĉina. La tempo atribuita al la Malnova ĉina varias inter aŭtoroj. Kelkaj fakuloj limigas ĝin al la komenco de la Dinastio Zhou, bazita sir la disponeblo de dokumenta pruvaro de la fonologio. Multaj inkludas ankaŭ la tutan periodon Zhou kaj ofte la plej fruajn verkitajn pruvojn el la fina Shang, dum aliaj inkludas ankaŭ la periodojn Qin, Han kaj foje eĉ pli malfruajn periodojn.[1] Oni kredas, ke la antaŭaĵo de la plej antikva tavolo de Min dialektoj disiĝis el la aliaj variaĵoj de ĉina dum la Han dinastio.[2]
La plej fruaj ekzemploj de ĉina estas divenaj skribaĵoj sur orakolaj ostoj el ĉirkaŭ 1250 a.n.e., en la fino de la Dinastio Shang. Bronzaĵoj kun skribaĵoj iĝis abundaj dum la sekva dinastio Zhou. Dum la lasta parto de la Zhou periodo okazis florado de literaturo, kiel ĉe klasikaj verkoj kiel la Analektoj, la Menceo, kaj la Komentario de Zuo. Tiuj verkoj utilis kiel modeloj por ĉina literaturo (aŭ Klasika ĉina), kio restis la verkita normo ĝis la komenco de la 20-a jarcento, tiel konservante la vortotrezoron kaj gramatikon de la Malnova ĉina.
Malnova ĉina estis verkita per kelkaj fruaj formoj de ĉinaj karaktroj, kiel ĉe orakolaj ostoj, bronzaĵoj kaj sigelskribaĵoj. Laŭlonge de la periodo de la Malnova ĉina, estis forta korespondado inter karaktro kaj unusilaba kaj unumorfema vorto. Kvankam la skribmaniero ne estas alfabeta, la plimulto de karaktroj estisk kreitaj bazite sur fonetikaj konsideroj. Dekomence, vortoj kiuj estis malfacile reprezenteblaj laŭvide estis verkitaj uzante "pruntoprenitan" karaktron por simil-sona vorto (rebusprincipo). Poste, por malpliigi ambiguecon, oni kreis novajn karaktrojn por tiuj fonetikaj pruntoj aldonante radikalon kiu esprimas ampleksan semantikan kategorion, rezulte en kunmetaĵo de ksingŝeng (son-semantikaj) karaktroj (
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Baxter, William H.; Sagart, Laurent (2014), Old Chinese: A New Reconstruction, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-994537-5.
- Tai, James H-Y.; Chan, Marjorie K.M. (1999), "Some reflections on the periodization of the Chinese language" (PDF), en Peyraube, Alain; Sun, Chaofen (eld.), In Honor of Mei Tsu-Lin: Studies on Chinese Historical Syntax and Morphology, Paris: Ecole des Hautes Etudes en Sciences Sociales, pp. 223–239, ISBN 978-2-910216-02-3.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Old Chinese en la angla Vikipedio.