Maomaoj
Aspekto
Maomaoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Giganta maomao (Gymnomyza brunneirostris)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Maomaoj (Gymnomyza) estas genro de birdoj en familio de mielmanĝuloj (Melifagedae). Ĝi enhavas birdojn endemiajn en kelkaj insuloj en sud-eosta Pacifiko, aparte en kaj apud Novkaledonio, Samoo kaj Fiĝio. La kutima nomo de la genro devenas de onomatopea nomo ma'oma'o, kiun samoanoj uzas por samoa maomao.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ nuna taksonomio oni agnoskas 4 speciojn de maomaoj:[1]
- Gymnomyza aubryana (J. Verreaux & Des Murs, 1860) — kornika maomao
- Gymnomyza brunneirostris (Mayr, 1932) — giganta maomao
- Gymnomyza samoensis (Hombron & Jacquinot, 1841) — samoa maomao
- Gymnomyza viridis (E. L. Layard, 1875) — flavbeka maomao
Ekzistas suspektoj ke tiu ĉi genro povas esti polifiletika. Gymnomyza viridis kaj Gymnomyza brunneirostris estas la plej parencaj inter si, dum Gymnomyza samoensis pli proksimas al klado kiu ankaŭ enhavas na Foulehaio kaj Xanthotis provocator, kaj Gymnomyza aubryana estas aparta kaj antikva linio.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Melaphagidae. The Trust for Avian Systematics. Alirita 2023-07-16.
- ↑ Marki P. Z., Jønsson K. A., Irestedt M., Nguyen J. M. T., Rahbek C., Fjeldså J. (2017). “Supermatrix phylogeny and biogeography of the Australasian Meliphagides radiation (Aves: Passeriformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en), p. 516—529. doi:10.1016/j.ympev.2016.12.021.
|