Marcel Pagnol
Marcel PAGNOL [panjol] (naskiĝis la 28-an de februaro 1895 en Aubagne, Bouches-du-Rhône, mortis la 18-an de aprilo 1974 en Parizo) estis franca verkisto, dramisto kaj reĝisoro.
Pagnol estis filo de bazlerneja instruisto. Li kreskis en Provenco kaj en Marsejlo. Unue li volis fariĝi instruisto pri la angla, sed post la sukcesoj de siaj unuaj teatraĵoj li dediĉis sin al dramaturgio. Li fariĝis populara per teatraĵoj pri homoj en sia hejmurbo Marsejlo: Marius (1929), Fanny (1931, S. N. Behrman adaptis ĝin por Broadway) kaj César (1936). Post sukcesa adapto de tiuj teatraĵoj por kino Pagnol dediĉis sin al filmreĝisorado kaj kreis kelkajn klasikaĵojn de franca kino: Angèle (1934), Regain (1937) kaj La Femme du Boulanger (1939).
Ekde 1946 Marcel Pagnol estis membro de Académie française.
De 1957 ĝis 1960 li aperigis tri membiografiajn romanojn pri sia junaĝo: La Gloire de mon père, Le Château de ma mère (filmo) kaj Le Temps des secrets. En 1964 aperis du pliaj romanoj: Jean de Florette kaj Manon des sources. Preskaŭ ĉiuj lernejanoj en Francio devas legi iujn el tiuj romanoj. El ili oni faris du filmojn nome respektive Jean de Florette kaj Manon de la fontoj.
Laŭ Pagnol oni nomis montetaron ĉe Marsejlo "Collines de Pagnol".
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Topaze. Tradukis Roger Bernard. La Laguna: Régulo, 1960. (Bel-literatura serio 17, paĝoj 1–216.)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (france kaj angle)
- Naskiĝintoj en 1895
- Mortintoj en 1974
- Viroj
- Naskiĝintoj la 28-an de februaro
- Mortintoj la 18-an de aprilo
- Francaj reĝisoroj
- Francaj verkistoj de la 20-a jarcento
- Membroj de la Franca Akademio
- Marcel Pagnol
- Francaj dramistoj de la 20-a jarcento
- Francaj romanistoj
- Homoj de Marseille
- Komandoroj de la Palmordeno de Francio
- Mortintoj pro kancero
- Prezidantoj de la ĵurio de la Festivalo de Cannes
- 79-jaraj mortintoj