Margita
Aspekto
Margita, serbe Маргита, rumane Mărghita, hungare Nagymargita [nadjmargita] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Plandiŝte.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 38 km²
- Koordinatoj: 45°13′03″N 21°10'19″E
- Alto super marnivelo: 79 m
- Loĝantaro: 1040
- Poŝtkodo: 26364
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: VŠ
Situo
[redakti | redakti fonton]Margita situas sur ebenaĵo ĉe la rumana landlimo, laŭ ĉefvojo Plandiŝte-Versec.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Bánlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la vilaĝon. En 2002 loĝis en Margita 1047 homoj, (462 serboj (44 %), 303 rumanoj (29 %), 107 ciganoj, 100 hungaroj, 37 jugoslavianoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- serba ortodoksa preĝejo
- rumana ortodoksa preĝejo