Margraflando Badeno
Margraflando Badeno | ||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
germane Markgrafschaft Baden | ||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||
Blazono de Badeno | ||||||||||||||||||||||||||||
ŝtato de la Sankta Romia Imperio • historia lando • graflando | ||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||
formale graflando, nomata margraflando;
ekde 1803: elektoprinclando | ||||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
Sankta Romia Imperio (ŝvaba imperia cirklo)
| |||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
Fino de la Sankta Romia Imperio
| |||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||
Margraflando Badeno (germane Markgrafschaft Baden; laŭ NPIV estas "Badenio" anstataŭ "Badeno") estis margraflando kaj historia teritorio en la Sankta Roma Imperio, kiu ekzistis de 1112 ĝis 1535 kaj denove de 1771 ĝis 1803. Ĝi situas en la regiono Badeno, parto de la hodiaŭa federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. La lando nomiĝis "margraflando" kvankam ĝi neniam estis markio (limlando) de la imperio. Hermano la 2-a de Badeno, origine grafo en Breisgau, unue nomis sin "margrafo de Badeno", laŭ heredita titolo "margrafo" kiu origine celis la markion de Verono.
En 1535 okazis hereda divido kiu rezultis en Margraflando Baden-Durlach (luterana ekde 1556) kaj Margraflando Baden-Badeno (katolika). La du margraflandoj reunuiĝis en 1771, kiam mortis August Georg Simpert, la lasta margrafo de Baden-Baden. La landon heredis lia parenco, margrafo Karlo Frederiko de Baden-Durlach, kiu tiel fariĝis margrafo de tuta Badeno.
Elektoprinclando
[redakti | redakti fonton]En 1803, margrafo Karlo Frederiko de Badeno estis rangaltigita al princo-elektisto per la Regna deputacia fina akto de la Sankta Romia Imperio. Tri jarojn poste la imperio kaj la princo-elektisteco dissolviĝis, sed anstataŭe li fariĝis grandduko per subteno de Napoleono.
Post 1803 la "Margraflando Badeno" estis sekvata de "Grandduklando Badeno".