Metroo de Laŭzano
Metroo de Laŭzano | |||||
---|---|---|---|---|---|
metroo | |||||
Komenco | 2008 vd | ||||
Geografia situo | CH1903: 538219 / 153878 (mapo)46.5333333336.633333333Koordinatoj: 46° 32′ 0″ N, 6° 38′ 0″ O; CH1903: 538219 / 153878 (mapo) | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Situo | Laŭzano | ||||
| |||||
| |||||
Metroo de Laŭzano Métro de Lausanne | |
---|---|
Stacio Lausanne-Flon | |
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Laŭzano Svislando |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 2-a de junio 1991 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 13,7 km |
Nombro de linioj | 2 / 3 / |
Nombro de veturiloj | 40 |
Nombro de stacioj | 28 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | TL |
Transportisto | TL |
La Metroo de Laŭzano (france Métro de Lausanne) estas unu el la sistemoj de publika transporto servantaj la svisan urbon Laŭzano kaj ties aglomeraĵon, en la Kantono Vaŭdo. Funkciigita de Transports publics de la région lausannoise (TL), ĝi havas du liniojn kun tre malsamaj karakterizaĵoj kaj historioj, entute preskaŭ 14 km. En 2022, la metroo transportis 46,7 milionojn da pasaĝeroj.
La unua linio (M1) estis konstruita por ligi UNIL kaj EPFL al la urbocentro kaj funkcias ekde 1991. Ĝi estas malpeza metroo kiu komence rilatis al tramo, precipe sub sia unua komerca nomo, Tramway du sud-ouest lausannois (TSOL). La dua linio (M2) estis konstruita por ligi la nordon kaj sudon de la urbo kaj funkcias ekde 2008. Ĝi estas plene aŭtomatigita kaŭĉuk-pneŭa metroo rezultanta el la transformo kaj plilongigo de la malnova linio Lausanne-Ouchy, dentorela fervojo malfermita en 1877, kiu mem estis funikularo ĝis 1958, kaj fermita en 2006. Tria linio (M3), kiu uzos la samajn teknologiojn kiel la dua linio, estas planita kaj devus vidi sian unuan sekcion inaŭgurita antaŭ 2025.
La servo de Laŭzano kaj ties aglomeraĵo estas liverita ankaŭ per aliaj publikaj rimedoj, inter kiuj menciindas la fervojo Laŭzano-Echallens-Bercher (LEB), la regiona ekspresreto de Vaŭdo kaj dek unu linioj de trolebusoj.
La metroo de Laŭzano estas la nura metroreto en Svislando.
Mapo
[redakti | redakti fonton]Linioj
[redakti | redakti fonton]Linio | Itinero | Mal- fermo |
Longo (km) |
Stacioj | Materialo | Trajnoj pinthore |
Trajnoj entute |
Milionoj da vojaĝantoj (2017) |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lausanne-Flon ↔ Renens-Gare | 1991 | 7,79 | 15 | TL Bem 4-6 TL Be 4-6 |
? | 22 | 13,445 | |
Ouchy-Olympique ↔ Croisettes | 2008 | 5,95 | 14 | Be 8-8 TL | 16 | 18 | 30,112 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Laŭzano
- Transports publics de la région lausannoise
- Linio M1 (Metroo de Laŭzano)
- Linio M2 (Metroo de Laŭzano)
- Linio M3 (Metroo de Laŭzano)
- Laŭzano-Echallens-Bercher
- Metroo
- TL Bem 4-6
- TL Be 4-6
- Be 8-8 TL
- Tramtransporto en Laŭzano
- Trolebusa transporto en Laŭzano
- Listo de metrooj en la mondo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|