Michelle Obama
Aspekto
Michelle LaVaughn Robinson OBAMA (naskiĝis la 17-an de januaro 1964 en Ĉikago) estas usona juristo kaj la edzino de prezidento Barack Obama (elektita en 2008), la Unua Damo de Usono. Ŝi naskiĝis kaj adoltiĝis ĉe la suda flanko de Ĉikago, Ilinojo kaj poste studis en la universitato de Princeton. Fininte siajn formalajn studojn, ŝi revenis al Ĉikago kaj eklaboris ĉe la prijura firmao Sidley Austin, kiel stabano por la ĉikaga urbestro Richard M. Daley, kaj por la Universitato de Ĉikago kaj la Malsanulejoj de la Universitato de Ĉikago. Kiel laboranta patrino ŝi ĝisnune edukis siajn du filinojn ĉe la Suda Flanko de Ĉikago en Kantono Cook, Ilinojo, Usono.