(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Mitsudomoe - Vikipedio Saltu al enhavo

Mitsudomoe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Micudomoe
Originala titolo みつどもえ
(micudomoe)
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Ĝenro komedio
Por kiu ŝōnen
vdr

Micudomoe (japane: みつどもえ (micudomoe); hepburne: Mitsudomoe; laŭvorte: tri manieroj de lukto) estas japana komedia porknaba mangaa kaj animea serio. La mangao verkita de SAKURAI Norio[1] estis publikigita ekde la 9-a de marto 2006 ĝis la 12-a de aŭgusto 2017 en la revuo Weekly Shōnen Champion posedata de la eldonejo Akita Ŝoten[2]. Poste ĝi estis eldonita kiel tankōbon[3]. La animea serio Micudomoe, reĝisorita de Ōta Masahiko, estis elsendata ekde la 2-a de julio 2010 ĝis la 26-a de septembro 2010[4]. Je la jaro 2011, ekde la 9-a de januaro ĝis la 28-a de februaro, estis elsendita daŭriganta serio Micudomoe Zōrjōĉū! (japane: みつどもえ 増量ぞうりょうちゅう!; hepburne: Mitsudomoe Zōryōchū!Mitsudomoe Zouryouchuu!)[5].

JABE Satoŝi komencas sian laboron kiel instruisto en la bazlernejo Kamohaŝi (japane: かもきょう小学校しょうがっこう (kamohaŝi ŝōgakkō) en urbo Ageo. Li iĝis zorganto de la klaso 6-3 (japane: 6ねん3くみ (roku nen san kumi), laŭvorte: 6-a jaro, 3-a grupo, ekvivalento de klaso 3C), kies anoj estas la ĉefrolulinoj: trinaskitoj Marui. La triopo kaŭzas multe da problemoj kaj miskomprenoj. Ili ekzemple torturas Jabe aŭ provas svati lin kun lerneja flegistino Kurijama Ajko. Ankaŭ cetero de la klaso estas nenormala. La serioj bazas ĉefe sur ripetataj ŝercetoj ligitaj al konkretaj roluloj. Ĝi parodias kelkajn specoj de mangaoj kaj animeoj. Malgraŭ ke Micudomoe rakontas pri bazlernejanoj, la humoro ofte estas ankaŭ erotika[6].

Familio Marui

[redakti | redakti fonton]
  • MARUI Micuba (japane: 丸井まるい みつば; hepburne: Marui Mitsuba), La Unua Filino (japane: 長女ちょうじょ [ĉōĝo]; hepburne: ChōjoChoujo), Minjo (japane: みっちゃん [miĉĉan]; hepburne: MitchanMicchan) estas la plej maljuna el la trinaskitoj. Ŝi frekventas bazlernejon Kamohaŝi ŝajnigante, ke ŝi estas la plej populara kaj plej honorata persono. Ŝi ŝatas ĉikani siajn samklasanojn kaj instruiston Jabe. Plaĉegas al ŝi esti nomata Micuba-sama (japane: みつばさま; hepburne: Mitsuba-sama; simile al via reĝa moŝto). Ŝia nomo devenas de la japana vorto (micuba), kiu signifas tri folioj.
  • MARUI Futaba (japane: 丸井まるい ふたば; hepburne: Marui Futaba); La Dua Filino (次女じじょ (ĝiĝo); hepburne: Jijo), Funjo (japane: ふっちゃん (fuĉĉan); hepburne: FutchanFucchan) estas la dua trinaskito. Ŝi agas infanece kaj knabece. Futaba estas samtempe la plej stulta kaj la plej forta klasano. Ŝi ŝategas sportojn, foje agas kiel japana aŭ animea batalanto (uzante la pronomon 小生しょうせい (ŝoseoj) por la unua persono) kaj neniam portas ŝuojn. Strangaĵoj pri Futaba estas, ke ŝi havas manion pri virinaj brustoj. Oni klarigas, ke tio estas pro manko de patrino en la Marui familio, tamen por multe da roluloj la knabino ŝajnas esti perversulo. Ŝia nomo devanas de la japana vorto よう (futaba), kiu signifas du folioj.
  • MARUI Hitoha (japane: 丸井まるい ひとは; hepburne: Marui Hitoha), La Tria Filino (japane: さんじょ (sanĝo); hepburne: Sanjo), Hinjo (japane: ひと (hito); hepburne: Hito) estas la plej juna el la trinaskitoj. Ŝi estas kvieta kaj hontema, tamen al aliuloj ŝi ŝajnas timiga pro ŝia indiferenteco. Tamen ŝi foje agas infanece, ŝi estas pli matura ol ŝiaj fratinoj. Ŝi preskaŭ ĉiam legas erotikajn librojn, kiujn ŝi kovras per lernolibroj. Ŝi ŝatas ankaŭ kavajajn aĵojn kaj serion Honki Sentaj Gaĉirenĝā (japane: 本気ほんき戦隊せんたいガチレンジャー; hepburne: Honki Sentai Gachirenjā), kiu estas parodio de serioj Sūpā Sentaj (kiel ekz. Power Rangers). Ŝia nomo devenas el japana vorto いちよう (hitoha), kiu signifas unu folio.
  • MARUI Sōĝirō (japane: 丸井まるい 草次くさつぎろう; hepburne: Marui SōjirōMarui Soujirou) estas patro de la trinaskitoj Marui, kiujn li amegas. Patrino de la knabinoj neniam estis montrita en la serio. Multfoje en la serio sinioro Marui havas problemojn pro tio, ke por aliuloj li ŝajnas kiel pedofilo. Sed kiam li renkontas Jabe Satoŝi, la patro pensas la samon pri la instruisto.

Klaso 6-3

[redakti | redakti fonton]
  • Cico (japane (strekaj kanaoj): チクビ; japane (rondaj kanaoj): ちくび (ĉikubi); hepburne: Chikubi) estis hamstro de Jabe Satoŝi, sed iĝis hamstro de la klaso 6-3. Ĝi estis nomita pro sia vosteto, kiu, al roluloj, ŝajnas kiel cico. Hitoha kredas, ke Cico estas ŝia ununura amiko.
  • SUGISAKI Miku (japane: 杉崎すぎさき みく; hepburne: Sugisaki Miku) estas ano de la klaso 6-3. Ŝi estas riĉa knabino kaj malamiko de Micuba.
  • SATŌ Ŝin’ja (japane: 佐藤さとう 信也しんや; hepburne Satō Shin'yaSatou Shinya) estas alia ano de la klaso 6-3. Li estas filo de SATŌ Masanobu kaj SATŌ Akari, frato de SATŌ Eri kaj amiko de MARUI Futaba kaj ĈIBA Jūdaj. Li estas populara ano de lerneja piedpilka teamo.
  • Kulbo de Senespere Enamiĝintaj en Saĉjo (japane: 佐藤さとうくんがきでしょうがないたい (satō-kun ga suki de ŝō ga naj taj); hepburne: Satō-kun ga Suki de Shō ga Nai TaiSatou-kun ga Suki de Shou ga Nai Tai, mallonge: SSS) estas grupo de amantinoj de Satō Ŝinja. Klubanoj estas:
    • OGATA Ari (japane 緒方おがた 愛梨あいり; hepburne: Ogata Airi), Oga-njo (japane: おがちん [oga-ĉin]; hepburne: Oga-chin) – ŝia frato OGATA Iĉirota (japane: 緒方おがた 一郎いちろうふとし; hepburne: Ogata IchirōtaOgata Ichirouta estas policisto;
    • ITŌ Ŝiori (japane: 伊藤いとう 詩織しおり; hepburne: Itō ShioriItou Shiori);
    • KATŌ Majumi (japane: 加藤かとう 真由美まゆみ; hepburne: Katō MayumiKatou Mayumi)
  • ĈIBA Jūdaj (japane: 千葉ちば 雄大たけひろ; hepburne: Chiba YūdaiChiba Yuudai) estas ano de la klaso 6-3 kaj plej bona amiko de Satō Ŝinja. Li portas kapon kun nombro 69, T-ĉemizon kun la angla vorto erection (erektiĝo) kaj jaketon kun la litero H, kiu estas ligita al sekso en Japanio (vidu: Eĉio).
  • MACUOKA Sakiko (japane: 松岡まつおか 咲子さきこ [macuoka sakiko]; Matsuoka Sakiko) estas ano de la klaso 6-3 havanta obsedon pri fantomoj kaj okultismo. Ŝi kaj Hitoha provis amikiĝi, sed ili fiaskas pro miskomprenoj.

Laborantoj de la lernejo Kamohaŝi

[redakti | redakti fonton]
  • JABE Satoŝi (japane: 矢部やべ さとし; hepburne: Yabe Satoshi) estas instruisto de la kaosa klaso 6-3. Li estas juna plenkreskulo loĝanta sole en malgranda apartamenteto. Estante adolto, Jabe-sensej agas iome infanece. Li, same kiel Hitoha, estas subtenanto de la serio Honki Sentaj Gaĉirenĝā. Micuba ekmoknomis lin Jabeĉĉi (japane: 矢部やべっち [jabeĉĉi]; hepburne: YabetchiYabecchi), kiu estas kunigo de lia familinomo kaj la esprimo eĉio (japane: エッチ (eĉĉi); hepburne: etchi aŭ ecchi). La moknomo estas uzata de ĉiuj klasanoj krom Hitoha, kiu nomas la instruiston uzante la ĝustan esprimon sensej (japane: 先生せんせい (sensej); hepburne: sensei, laŭvorte: naskita antaŭe).
  • KURIJAMA Ajko (japane: 栗山くりやま 愛子あいこ; hepburne: Kuriyama Aiko栗山くりやま先生せんせい (kurijama-sensej); hepburne: Kuriyama-sensei) estas mallerta flegisto ĉe lernejo Kamohaŝi. Ŝia mallerteco pligrandigas kiam ŝi ne portas siajn okulvitrojn. Ŝi estas ofte nomita Kurijamaĉĉi (japane: 栗山くりやまっち; hepburne: Kuriyamacchi).
  • NODA (japane: 野田のだ; hepburne: Noda) estas la lernejestro de la lernejo Kamohaŝi. Pro multe da miskomprenoj li volis maldungi Jabeon, sed poste li pardonpetis.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]