Molamjajn
Molamjajn | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Birmo | ||||
subŝtato | Mon | ||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 () [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 16° 29′ N, 97° 38′ O (mapo)16.48472222222297.625833333333Koordinatoj: 16° 29′ N, 97° 38′ O (mapo) [+] | ||||
Horzono | UTC+06:30 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mawlamyaing [+] | |||||
Molamjajn (antaŭe Mulmejn) estas signifa universitata urbego, mara havenurbo en Birmo, en subŝtato Mon. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 253 734 (2014, nur la urbo mem)
- Horzono: UTC+6:30
- Telefonkodo: + 95 57
Geografio
[redakti | redakti fonton]Molamjajn situas 300 km sudoriente de Jangono laŭ la Andamana Maro ĉe delto de rivero. La urbego havas rande montetojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en 1479. Erao de la brita koloniigo komenciĝis en 1824 pro la unua birma-brita milito. Molamjajn estis la unua ĉefurbo de la tiama brita Birmo inter 1826 kaj 1852. La urbo tamen restis plu dense loĝata de britoj. Jam tiam la haveno estis grava ponto inter la proksimaj britaj kolonioj. Post la sendependiĝo en 1948 la britoj foriris, sed restis multe da domoj konstruitaj laŭ brita kolonia stilo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Molamjajn komence havis rizmuelejojn. Nun la grandurbo havas du industriajn zonojn. Oni okupiĝas pri komercadoj aŭ prilaboradoj (zinkoj, pikdratoj, cementoj, nutraĵoj, tekstiloj, ŝuoj, mebloj, plastoj, aŭtaj akcesoraĵoj). En 2017 aperis la petrola kaj gasa industrioj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Molamjajn havas 13 publikajn mezlernejojn, kvar universitatojn, du institutojn kaj kolegion.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Flughaveno de Molamjajn havas regulajn flugojn al Jangono kaj 2013 al Tajlando. Estas ankaŭ grava fervoja ponto (ankaŭ alia ponto al la insulo) kaj stacidomo por aŭtobusoj. La haveno estis grava ne nur por la enlanda, sed ankaŭ por la internacia kargado.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Fort Wayne, Indianio, Usono (2016)