Mutaz Essa Barshim
Aspekto
Mutaz Essa Barshim | |
---|---|
jen en 2011 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1991 (33-jaraĝa) en Doho |
Ŝtataneco | Kataro |
Okupo | |
Okupo | altosaltisto atleto |
TTT | |
Retejo | http://mutazbarshim.net |
Mutaz Essa Barshim - arabe معتز عيسى برشم, DMG-transskribo Muʿtazz ʿĪsā Baršim, naskiĝis la la 24-an de junio 1991 , do nun 33-jara - estas katara atleto. Li specialiĝis pri altosalto kaj laŭ la stato komence de la 2020-aj jaroj estas la stelulo de la katara olimpika teamo. En la somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, okazis simbola momento, kiam en elmontro de sportema kaj olimpika spirito, li kaj la itala konkuranto Gianmarco Tamberi konsentis disdividi la oran medalon anstataŭ decidi la gajninton en altosalto. La du atletoj klarigis, ke ĝi estas "mesaĝo al la pli juna generacio: dividi kun amiko estas pli bela, kaj ĝi estas pli ol sporto".