Naŭ-streka linio
La Naŭ-streka linio (Ĉine:
La naŭ-streka linio estis unue elpensita de la registaro de la Respubliko de Ĉinio en 1947. Post kiam la Komunisma Partio transprenis la regadon de Ĉinio en 1949, ĝi ankaŭ adoptis la saman teritorian postulon. Ankaŭ la registaro de Tajvano, kiu devenas de la Respubliko Ĉinio, ankoraŭ oficiale daŭrigas la postulon.
Malgraŭ la vaga postulo, kiun la naŭ-streka linio reprezentas, Ĉinio ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne formale specifis ĝian detalajn teritoriajn postulojn en la Sud-Ĉina Maro. La ĉinia registaro asertas, ke ĝiaj postuloj havas historian bazon. Tamen la registaroj de kelkaj najbaraj landoj, inkluzive de Vjetnamio, la Filipinoj kaj Malajzio, malagnoskas la ĉinan postulon kaj mem postulas parton de la teritorio inkluzivita en la linio. Ĉi tiu disputo jam kondukis al malplibonigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj kelkaj el ĝiaj najbaroj, kaj eĉ al malferma militado inter Ĉinio kaj Vjetnamio.