Naroval
Naroval | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 73 833 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 25 460 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 6′ N, 74° 52′ O (mapo)32.174.866666666667Koordinatoj: 32° 6′ N, 74° 52′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 2,9 km² ( 290 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Naroval aŭ Naruŭal urdue نارووال estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie Naroval estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 103 067 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo:
- telefonkodo: 0542
- Supermara alteco: 234 m
- Areo:
Geografio
[redakti | redakti fonton]Naroval situas en la orienta parto de la lando sur malalta montetaro laŭ rivero Ravi nur kvin kilometrojn de la barata landlimo [2]. Naroval kuŝas cent kilometrojn nordoriente de la provinca ĉefurbo Lahoro kaj 250 kilometrojn sudoriente de la ĉefurbo Islamabado.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la legendo Naroval estis fondita en la mezepoko. Poste kiel cetero de Panĝabo, Naroval apartenis al Delhia Sultanlando, pli poste Mogola Imperio, poste sekvis la afganoj, pli poste sikoj, fine britoj. Post kreado de Pakistano en 1947 la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al Barato, samtempe la islamaj rifuĝintoj translokiĝis ankaŭ en tiu urbo. Naroval ricevis distriktan statuson en 1989, kantonan post du jaroj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En ĉirkaŭaĵo de Naroval oni kultivas ĉefe rizojn.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
22 174 | 35 125 | 57 052 | 103 067 |
La loĝantaro pliiĝis preskaŭ kvinoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 3,2%, tre super la tutlanda mezumo (2,4%).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Naroval kuras 4 vojoj (el Daska, Sialkot, Lahore kaj malpli granda urbeto), aŭtovojo mankas. La fervoja linio funkcias ekde 1915, krome estas forlasitaj linioj al Barato. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj en Lahoro kaj Sialkot funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Naroval la klimato estas humida kaj subtropika. La meza temperaturo estas 22 °C. La plej varma monato estas majo kun 32 °C, la plej malvarma januaro kun 10 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 1348 milimetroj. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte aŭguste.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans