Natria unufluorofosfato
Natria monofluorofosfato | |||
2D Kemia strukturo de la Natria unufluorofosfato | |||
3D Kemia strukturo de la Natria unufluorofosfato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | |||
ChemSpider kodo | 22686 | ||
PubChem-kodo | 24266 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Blanka pulvoro | ||
Molmaso | 143,95 g mol−1 | ||
Smiles
| |||
Denseco | 2,6 g/cm3 | ||
Fandopunkto | 625 °C (1,157 ℉; 898 K) | ||
Solvebleco | Akvo:25 g/100 mL | ||
Nesolvebleco | insoluble in ethanol, ether | ||
Mortiga dozo (LD50) | 502 mg/kg (muso, buŝa) | ||
Ekflama temperaturo | Ne bruliva | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R20 R21 R22 | ||
Sekureco | S36 S37 S38 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H312, H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria unufluorofosfato, monofluorofosfato de natrio aŭ Na2PFO3 estas neorganika oksokombinaĵo de natrio, fluoro kaj fosforo, senodoraj kaj senkoloraj kristaloj solveblaj en akvo, kaj uzatas kiel ingredienco en dentokremo.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Natria unufluorofosfato estas industrie produktata pere de reakcio inter la natria fluorido kaj natria metafosfato:
Ĉi-procezo inkludas la rompon de pirofosfataj ligiloj, simile al hidrolizo. Natria unufluorofosfato ankaŭ povas prepariĝi per traktado de kvarnatria pirofosfato aŭ dunatria fosfato kun fluorida acido:
- Reakcio de fluorida acido kaj kvarnatria pirofosfato:
- Reakcio de fluorida acido kaj dunatria fosfato:
En la laboratorio, natria unufluorofosfato prepareblas per hidrolizo de dufluorofosfataj jonoj[2] kaj natria hidroksido:
Historio
[redakti | redakti fonton]Natria unufluorofosfato estis unue priskribita en 1929 far la germana kemiisto Willy Lange (1900-1976)[3], kiu, tiam studis en la Universitato de Berlino. Liaj vanaj provoj je preparado de libera unufluorofosfata acido kondukis lin al kontrolado pri la stabileco de ĝiaj esteroj. Kune kun Gerda von Kruger[4], unu el lia lernantaro, Lange tiam sintezis la duetilan fluorofosfaton kaj kelkaj analogoj, kiuj montriĝis tre toksaj, ĉefe rilate al nervaj agentoj.
En la jardeko 1930, Gerhard Schrader (1903-1990)[5], laborante por la germana kompanio IG Farben, provis disvolvi sintezan insekticidon. Liaj esploroj baziĝis sur esterojn de fosfata acido kaj rezultis en akcidenta malkovro de iu nervagento tiel kiel la duizopropila fluorofosfato, Tabun[6], Soman[7] kaj Sarin[8].
Intertempe, Lange, kiu estis edziĝinta al juda virino, elmigris el Germanio al Usono kaj komencis labori por la kompanio "Procter and Gamble". En 1947, li kaj Ralph Livingston el kompanio "Monsanto" publikigis la preparadon de la liberaj fluorofosfata acidoj kaj menciis la uzon de kelkaj toksaj esteroj de la unufluorofosfata acido (kiel la duizopropila fluorofosfato) en la traktado de glaŭkomo kaj myasthenia gravis[9].
La tre konata tokseco de ĉi-esteroj kondukis al timoj tiel ke la simplaj saloj estus toksaj, kaj tiaj timoj malebligis ajnan grandskale komercan uzon de la saloj. En 1950, sub la sponsorado de la fabrikantoj de la komponaĵoj, Ozark Chemical Company, la tokseco de la natria unufluorofosfato estis studita de Harold Hodge (1904-1990), en la Universitato de Roĉestro, kiu inkluzivis anti-kariaj testoj. En 1967, Colgate-Palmolive arkivis plurajn patentojn pri la uzo de la natria unufluorofosfato en dentokremoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sigma Aldrich
- Fluoride history
- Santa Cruz Biotechnology
- American Elements
- Trying to be greener[rompita ligilo]
- Why There's Antifreeze in Your Toothpaste: The Chemistry of Household ..., Simon Quellen Field
- ChemicalLand21
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PubChem
- ↑ Nist
- ↑ NCBI Resources
- ↑ Carboxylic Acids—Advances in Research and Application: 2012 Edition
- ↑ Toxipedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-30. Alirita 2015-09-29.
- ↑ Toxipedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-30. Alirita 2015-09-29.
- ↑ Toxipedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-29. Alirita 2015-09-29.
- ↑ Toxipedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-29. Alirita 2015-09-29.
- ↑ Toxipedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-29. Alirita 2015-09-29.