(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Okro - Vikipedio Saltu al enhavo

Okro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Okro (greke: ὤχρα [oĥra]) estas flaveca ĝis ruĝeca tero, konsistanta el fera-oksidhava Kaolinito (argilo). La ĉefa flava koloriga ingredienco estas fera(III) oksihidroksido, limonito. Ĝi estas uzata kiel pigmento por farboj.

vido de okra ekstraktejo en Rustrel.

Okro donis sian nomon al koloro okra.

En Kretaceo, organikaj rubaĵoj kaj folietoj da kvarco kaj glimo amasiĝis en malprofundaj maroj. Tie formiĝis glaŭkonito, verda argilo, kiu entenas feroksidon