Partenopeo
Aspekto
Partenopeo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Talaus |
Patrino | Atalanta |
Edzo/Edzino | Clymene |
Infanoj | Promachus • Tlesimenes |
Partenopo (helene Παρθενοπαῖоς, latine Parthenopaeus) estis en la helena mitologio unu el sep militestroj en la milito Sep kontraŭ Tebo.
Oni prezentas, ke li estis ligano de argoanoj, devene li estis filo de kaledonia reĝo Meleagro kaj bela ĉasistino Atalanta.
Pri liaj agoj en la milito kontraŭ Tebo oni parolas nemulte. Li konkeradis unu el sep urbaj pordegoj, plene armita, ŝirmita per ŝildo kun bildigo de Sfinkso, kiu tenas en ungegoj mortan Tebanon.
Sed nenio savis lin, teba defendanto ĵetis sur lin el supro de murego grandan ŝtonon, kiu Partenopon mortigis.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parthenopaios en la ĉeĥa Vikipedio.