(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Perfect Days - Vikipedio Saltu al enhavo

Perfect Days

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perfect Days
filmo
Originala titolo Perfect Days
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 25 maj. 2023, 12 jun. 2023, 20 jul. 2023, 1 sep. 2023, 4 sep. 2023, 7 sep. 2023, 29 nov. 2023, 14 dec. 2023, 14 dec. 2023, 21 dec. 2023, 22 dec. 2023, 1 feb. 2024, 7 feb. 2024
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Kameraado Franz Lustig
Reĝisoro(j) Wim Wenders
Produktisto(j) Kōji Yakusho • Wim Wenders
Scenaro Takuma Takasaki • Wim Wenders
Rolantoj Kōji Yakusho • Tokio Emoto • Aoi Yamada • Yumi Asou • Sayuri Ishikawa • Tomokazu Miura • Min Tanaka • Morio Agata • Morooka Moro • Yoneko Matsukane
Honorigoj Cannes Film Festival Award for Best Actor • Prize of the Ecumenical Jury Cannes
IMDb
vdr

Perfect Days (Perfektaj tagoj) estas german-japana filmo premierita en 2023, reĝisorita kaj produktorita de Wim Wenders, protagonistigita de Kōji Yakusho. Ĝi centriĝas en la ĉiutaga vivo de purigisto de publikaj necesejoj ludita de la aktoro Kōji Yakusho.

La internacia kunproduktoraĵo inter Japanio kaj Germanio konkurencis en la oficiala fako de la Festivalo de Cannes de 2023, en kiu ĝi ricevis laŭfojn kaj la Premion al la plej bona aktoro por Yakusho.

La filmo estis elektita kiel kandidato de Japanio al la plej bona eksterlanda filmo en la Oskar-premioj de 2024, estante la unua tia japana filmo reĝisorita de nejapano. Ĝi ricevis plurajn aliajn premiojn kaj honorojn.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Hiraĝama laboras kiel akurata purigisto de publikaj necesejoj en la riĉa kvartalo Ŝibujo en Tokio, kaj li loĝas aliflanke de la urbo, en neriĉa domo de kvartalo oriente de la rivero Sumida. Li ripetas strukturitan kaj ritigan vivon ĉiutage kaj dediĉas sian liberan tempon al muziko, aŭdata el kasedoj en sia kamioneto, kaj al siaj libroj, legataj ĉiunokte antaŭ dormir. Li legas rakontojn de William Faulkner kaj Patricia Highsmith, kaj eseojn de Aya Kōda. Liaj sonĝoj montriĝas en subitaj impresiismaj scenoj fine de la tago. Al Hirayama plaĉas ankaŭ arboj kaj fotografio.

La juna helpanto de Hiraĝama, nome Takaŝi, male kutime malfruas, bruemas kaj ne detaligas. Iam junulino nome Aĝa venas al la necesejo kiun Takaŝi purigas kaj li klopodas forri kun Agza, sed lia motorciklo ne ekfunkcias, kaj Hiraĝama pruntas sian kamioneton. Aĝa diras al li, ke li rajtas resti kun ŝi, dum ŝi laboras en trinkejo de junulinoj; li plendas ke li estas malriĉega. Dum Aĝa ne atentas, Takaŝi ŝtelmetas al ŝi kasedon de Patti Smith de Hiraĝama en ŝia mansako.

Takaŝi konvinkas Hiraĝama vendi kelkajn el siaj malnovaj kasedoj. Kiam Takaŝi malkovras, ke tiuj estas tre valoraj, instigas Hiraĝama vendi ilin, sed Hiraĝama malakceptas kaj donas iom da mono al li por ke li povu amikiĝi kun Aĝa. Samnokte Hiraĝama survoje hejmen elĉerpas sian benzinon, kaj devas vendi kasedon por sia reveno. Hiraĝama sekvatage startigas ludon de "tiktakto" kun nekonatulo trovinte paperpecon kaŝitan en trueto; tio sekvos laŭlonge de la filmo.

Post kelkaj tagoj, Aĝa venas al Hiraĝama por redoni al li lian kasedon de Patti Smith. Ŝi petas aŭdi ĝin en lia kamioneto por lasta joj kaj ŝi danke kisas lin, kiu videble surprizas. Dum libera tago, Hiraĝama lavas vestaĵojn, rivelas fotojn de arbo, purigas sian malriĉan loĝejon, aĉetas novan libron kaj vespermanĝas en restoracio kies posedantino (Mama) klaĉas kun li. Mama kantas kanton de The Animals en japana je peto de klientoj, kio emociigas Hiraĝama (kiu tamen silentas).

Unu nokton Niko, nevino de Hiraĝama, aperas neavertite, fuĝinte de la hejmo de lia riĉa fratino Keiko. Hiraĝama permesas Niko resti kaj akompani lin al la laboro dum la sekvaj tagoj. Krome ili ambaŭ fotas arbojn de la parko, kaj kunpromenas bicikle. Dume, Niko kaj Hiraĝama konversacias pri la tempopaŝo, per frazoj kiel "nun estas nun" kaj "venontfoje estos venontfoje". Hiraĝama klarigas al Niko ke la mondo estas farita el multaj mondoj, kaj ke foje tiuj ne konektiĝas unuj al aliaj. Tiukadre, li klarigas, ke la mondo de lia fratino Keiko (panjo de Niko) estas disde tiu lia kaj ili ĉesis esti konektitaj.

Finfine, Keiko vena rekapti Niko per sia aŭto kun ŝoforo. Keiko ne povas kredi, ke li estas purigisto de publikaj necesejoj ("Ĉu vere vi purigas necesejojn?" ŝi demandas nekredema) kaj petas al li vizitu ilian patron, kiu malsanas kaj loĝas en maljunulejo. Keiko diras al li, ke ilia patri jam perdis la memoron, kaj ke "li ne traktos lin kiel antaŭe" sugestante malfacilan pasintecon inter ambaŭ. Li malakceptas, sed brakumas sian fartinon. Poste Hiraĝama ploregas.

Takaŝi demisias neavertinte, kaj Hiraĝama devas fari ankaŭ lian laboron, kio rompas sian kutiman rutinon. Poste, kiam Hiraĝama iras al la restoracio de Mama, vidas ŝin brakumantan viron. Hiraĝama foriras melankolie borden de rivero. La viro alproksimiĝas kaj alparolas lin; li estas eksedzo de Mama, kiun li ne vidis dum sep jaroj, kaj ke ŝi fondis la restoracion unu jaron post ilia divorco. Li vizitis ŝin por repaciĝi antaŭ morti pro kancero kaj petas al Hiraĝama zorgi ŝin. Poste ambaŭ viroj ludas per siaj ombroj kaj finfine adiaŭas.

Sekvatage Hiraĝama startigas semajnoj per kamioneto survoje al la laboro. Dum li aŭskultas Nina Simone kantantan "Feeling Good", lia mieno gams inter ridetego kaj preskaŭ ploro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Kōji Yakusho kiel Hiraĝama
  • Tokio Emoto kiel Takaŝi
  • Arisa Nakano kiel Niko
  • Aoi Yamada kiel Aĝa
  • Yumi Aso kiel Keiko
  • Sayuri Ishikawa kiel Mama
  • Tomokazu Miura kiel Tomoĝama
  • Min Tanaka kiel senhejmulo
  • Wim Wenders kiel kliento de la kasedvendejo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]