(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Plasa montetaro - Vikipedio Saltu al enhavo

Plasa montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plasa montetaro
ĉeĥe Plaská pahorkatina
montetaro
Oficiala nomo: Plasa montetaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distriktoj
Historia regiono Bohemio
Parto de Pilzena montetaro
Najbaraj unuoj
Subulaj unuoj
Akvejo Berounka
Plej alta punkto
 - situo Vlčí hora (ĉe Třebel)
 - alteco 704 m s. m.
 - koordinatoj 49° 48′ 38″ N 12° 51′ 19″ O / 49.81056 °N, 12.85528 °O / 49.81056; 12.85528 (mapo)
Areo 2 180,00 km² (218 000 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Plaská pahorkatina
Portalo pri Geografio

Plasa montetaro (ĉeĥe Plaská pahorkatina) estas geomorfologia tutaĵo, kreanta la centran parton de Pilzena montetaro. Ĝi etendiĝas en la enlando de okcidenta Bohemio, kie ĝi okupas plejpartan parton de distrikto Plzeň-nordo kaj apudajn regionojn de la ĉirkaŭaj distriktoj (sudon de distrikto Rakovník, nordokcidenton de distrikto Rokycany, nordokcidentan duonon de distrikto Plzeň-urbo, nordokcidenton de distrikto Plzeň-sudo, nordorientan randon de distrikto Domažlice kaj orienton de distrikto Tachov). a plej alta monto estas monteto Vlčí hora (704 m) ĉe Černošín (Třebel).

En Plasa montetaro situas la centro de la okcidenta Bohemio, la statuta urbo Plzeň, kiu samtempe prezentas unu grandan setlejon sur la teritorio de tutaĵo. Malpli grandaj urboj super 5 mil loĝantoj estas Stříbro, Nýřany, Dobřany kaj Třemošná. El pluaj setlejoj menciindas ekz. Radnice, Kralovice, Kožlany, Plasy, Kaznějov, Horní Bříza, Město Touškov, Stod, Horšovský Týn (sur limo kun Subbohemiaarbara montetaro), KladrubyČernošín.

La riveran akson de Plasa montetaro kreas rivero Mže/Berounka, en kies akvokolektan areon apartenas la tuta teritorio. Alfluantoj havantaj pli signifan kvocienton en deakvigo de la tutaĵo estas krom aliaj Úhlavka, Úterský potok, Radbuza, Třemošná, Střela, Radnický potok, Javornice kaj Tyterský potok.

La montetaro ricevis sian nomon laŭ urbo Plasy.